Arto de Han Meilin
  2013-01-19 10:10:10  cri

75-jara Han Meilin spertis la grandan ŝanĝiĝon de Ĉinio en la 20-a jarcento, samtempe dum la period li trovis la veran signifon de la arto kaj la vivo. Han Meilin eklernis kaligrafion, kiam li estis 5-jara. En la jaro 1955, li eniris la Centran Akademion de Meti-Artoj. En la 60-aj jaroj de la 20-a jarcento, Han Meilin estis sendita al la bazo por labori en la kamparo kaj profite de la reala vivo li akumulis riĉajn spertojn pri la arto. Ouyang Zhongshi, fama kaligrafo kaj klerulo, tiel taksis la vivon kaj arton de Han Meilin:

"Pri vivo kaj arto de Han Meilin, mi opinias, ke li sukcese miksis la vivon kun la arto, kvazaŭ li vivas por arto. En la alia flanko, lia arto beligis lian vivon. Tial mi sentis, ke li estas absoluta kaj vera artisto."

Han Meilin estas konata de homoj eble pro la emblemo Fenikso de Aer-Ĉinio Limigita desegnita de li, eble pro la talismano de la Pekina Olimpiko, tamen la nombro de artaĵoj de Han Meilin, kiel fekunda artisto, estas ege granda. Kaj la artaĵoj inkluzivas pentraĵojn, kaligrafiaĵojn, skulptaĵojn, argilaĵojn, desegnaĵojn, ktp. Parolante pri la artaĵoj de Han Meilin, ĉina vic-ministro pri kulturo Wang Wenzhang diris:

"Liaj artaĵoj tuŝas preskaŭ ĉiujn kampojn, multaj estas modernaj, multaj havas klaran nacian karakterizon, inkluzive de liaj argilaĵoj kaj bokaraĵoj. Sinjoro Han asimilas nutraĵon el la ĉinaj riĉaj naciaj kaj popolaj artoj kaj ĉerpas novajn artelementojn en la disvolva periodo de la nuntempa arto. Li jam bone asimilas ilin kaj kreas sian unikan artan mondon."

1 2 3