Kutimoj de la 28-a tago de la 12-a monato laŭ la luna kalendaro de Ĉinio
  2013-01-30 09:21:08  Ĝoja

Laŭ la ĉina kutimo en la 28-a tago de la 12-a monato laŭ la luna kalendaro de Ĉinio ĉiuj familioj fermentigas paston kaj vaporkuiras manto-ojn, similajn al panoj. Antaŭe estis neniu rapida fermentilo, sed pasto ne estis longe konservebla, dum fermentinta pasto estas konservebla por kelkaj tagoj, tial en la 28-a tago de la 12-a monato oni komencis fermentigi paston kaj prepari ĉefajn manĝaĵojn por ferioj de la Printempa Festo, kaj iuj fermentigis paston eĉ en la 27-a tago kaj vaporkuiris manto-ojn farĉitajn per jujubo en la 28-a tago.

1 2 3