Kutimoj de la 28-a tago de la 12-a monato laŭ la luna kalendaro de Ĉinio
  2013-01-30 09:21:08  Ĝoja

Laŭ la malnova kutimo de Ĉinio, ĉiuj familioj ne kuiras la ĉefajn manĝaĵojn dum la unuaj kvin tagoj de la ĉina novjaro, tial oni komencas prepari la manĝaĵojn en la 27-a aŭ la 28-a tago de la 12-a monato. En la ĉina lingvo prononcoj de la vortoj "vaporkuiri", "kirle rosti", "friti" kaj "baki" estas similaj respektive kun tiuj de la vortoj "batali", "kvereli", "eksplodi" kaj "fali", ili estas tabuaj dum la festo, tial antaŭ la Printempa Festo ĉiuj familioj preparas sufiĉan kvanton da ĉefaj manĝaĵoj por almenaŭ unu semajno.

1 2 3