Kutimoj de la 28-a tago de la 12-a monato laŭ la luna kalendaro de Ĉinio
  2013-01-30 09:21:08  Ĝoja

Manto-oj preparitaj kiel la ĉefaj manĝajoj estas supre ruĝigitaj por esprimi bonŝancon. Nuntempe estas ne tiuj tabuoj, kaj manto-oj estas aĉeteblaj ĉiam.

Ĉiuj esperas esti feliĉaj kaj bonŝancaj en la nova jaro, tial oni evitas diri vortojn, kiuj prononce estas similaj al neagrablaj vortoj. Kvankam la fermentigo de pasto kaj vaporkuirado de manto-oj estas tempraba tasko, tamen iuj ankoraŭ volas observi la malnovan kutimon.

Krome, en la 28-a tago de la 12-a monato laŭ la luna kalendaro ĉiuj familioj ankaŭ surgluas novjaran bildon sur la muron, versoduon sur la pordon kaj papertranĉaĵon sur la fenestron, esprimante plej bonajn dezirojn por la nova jaro.


1 2 3