Olepentristo Su Gaoli
  2013-02-25 16:59:01  Lina

(Su Gaoli)

Saluton, karaj amikoj! Hodiaŭ ni konu tipan reprezentanton de ĉinaj olepentristoj de la 3a generacio. Li estas Su Gaoli, naskita en 1937. El liaj pentraĵoj evidentiĝas realismo.

Li, 76-jara, ankoraŭ tre sana, havas sian konon pri la vivo.

"Samkiel aliaj homoj, iuj artistoj havas longan vivdaŭron, dum aliaj havas mallongan vivdaŭron; iuj estas tre sanaj, dum aliaj estas diversgrade malsanaj. Se temas pri mi mem, mi havas bonan humoron kaj optimisme vivas. Tio estas utila al mia sano."

Dum la periodo de 1960 ĝis 1966, li iris al la eksa Sovetunio kaj lernis ĉe Andre Melnikov, pinta majstro de la nuna pentra kampo kaj giganto de la realisma skolo. Lernado en la eksa Sovetunio estas grava sperto en la vivo kaj ankaŭ la feliĉo de Su Gaoli. Tiutempe kvankam iom malboniĝis la rilatoj inter Ĉinio kaj Sovetunio, li tamen alte taksis la lernadon en Sovetunio.

"La kondiĉoj estis tre bonaj. Jen bonaj instruistoj, bonaj bibliotekoj kun abundaj materialoj kaj bonaj muzeoj. Estas malfacile, ke mi estis sendita eksteren por lernado, tial mi laŭeble lernas en ĉiuj ceteraj tempoj."

1 2 3 4