Olepentristo Su Gaoli
  2013-02-25 16:59:01  Lina

Menciante trajtojn de ĉinaj olepentraĵoj, li diris, ke olepentrado mem devenas de la ekstero kaj havas historion de pli ol 200 jaroj en Ĉinio. Nuntempe ĉina olepentrado ankoraŭ restas en realismo.

"Olepentrado plurstadie evoluas. Klasika olepentrado atentis rektan realismon; impresionismo en la posta periodo de Renesanco komencis disvolvon de teknikoj kaj koloroj; post-impresionismo ekhavis iujn montriĝajn faktorojn kaj aperis famaj pentristoj kiaj Cezanne kaj Van Gogh.; pli poste olepentrado evoluis al kubismo de Picasso, brutalismo de Martins kaj abstraktismo. La tuta procezo estas komplika. Sed en Ĉinio ĉefe akceptita estas realismo, tial nuntempe la plejparto de olepentraĵoj estas realisma."

Su Gaoli konigis, ke olepentradon karakterizas realismo kaj rekta esprimo de sentoj, tial olepentraĵoj estas relative facile kompreneblaj por ordinaruloj.


1 2 3 4