Olepentristo Su Gaoli
  2013-02-25 16:59:01  Lina

Li havas profundan senton al sia instruisto Andre Melnikov. Li diris:

"La instruisto estas tre grava por mi. Ĉe li mi lernis multe, precipe koncepton de arta kreado. Li multe kondukis min."

Oni povas diri, ke la arta vivo de Su Gaoli estas akompanata de la ondoj de la epoko. Li renkontis "Grandsaltan Antaŭenpuŝon" antaŭ la iro al la eksa Sovetunio por lernado kaj "la Grandan Kulturan Revolucion" post reveno al la patrujo, tiel ke diversaj malhelpoj trafis liajn artan lernadon kaj kreadon, tamen samtempe li pli multe havis veran sperton pri la vivo dum la arta kreado.

Su Gaoli longtempe vivis en la kamparo, tiel ke lia arta kreado ofte temis pri la kamparo kaj havis grandnombrajn pentraĵojn pri la kamparo. Li diris, ke ekde la infaneco li havas intereson pri la kamparo kaj lia arta sento fontas el la kamparo ŝatata de li.

"Dum la 70aj jaroj kaj la 80aj jaroj de la pasinta jarcento, mi foje refoje vizitis Taihang-Montaron, ĉar tie estas ne nur mia hejmloko sed ankaŭ mia arta bazloko. En oftaj kontaktoj kaj interaktivoj formiĝis la ĉefa orientado de mia arta kreado, nome, mi manifestas folkloron kaj kutimojn de la kamparo en norda Ĉinio."

1 2 3 4