Fama romanisto Wu Cheng'en
  2013-03-08 08:46:58  esperanto

En la ĉina literatura historio estas kvar famaj klasikaj verkoj, tio estas, "Pri Tri Regnoj", "Ĉe Akvarando", "Pilgrimado al Okcidento" kaj "Sonĝo en Ruĝa Domo". Tiuj ĉi kvar klasikaj romanoj estas influaj ne nur en Ĉinio eĉ en la mondo. Interalie, la rakontoj de la mita romano "Pilgrimado al Okcidento" vaste popularas inter la popolanoj. Hodiaŭ ni do konigu al vi la aŭtoron de la romano "Pilgrimado al Okcidento", fama romanisto Wu Cheng'en.

Wu Cheng'en naskiĝis en etkomercista familio en Huaian de Jiangsu, en la dinastio Ming, en la 16-a jarcento. De sia infaneco li estis inteligenta, scivolema kun multflanka talento. Li lertis en pentrado, kaligrafado, poezio kaj goado kaj ankaŭ ŝatis kolekti famajn kaligrafaĵojn kaj pentraĵojn. Kaj pro tio li estis multe laŭdata. En la ĉina antikveco, intelektuloj intencis fariĝi ŝtata oficisto pere de ekzamenado; ankaŭ li ne estis escepto. Tamen pro la neracia feŭda ekzamena sistemo kaj oficistara korupteco, li ne sukcesis en pluraj ekzamenadoj. Li vivis malriĉan vivon. Ĉio ĉi donis al li profundan konon pri la feŭda oficistara korupteco kaj la rilatoj inter homoj. Enradikiĝis en lia koro la semo kontraŭ maljusteco en la socio. Li esprimis sian vidpunkton en sia verko: la kialo de la malbela realeco de la socio kuŝas en tio, ke la regantoj ne bone tenas promociadon kaj lasas malbonulojn en regadon. Li ege intencis ŝanĝi tiun nigran realecon, tamen al li ege talenta mankis ŝanco kaj li povis nur veadi antaŭ la realeco. Li do verŝis siajn koleron, indignon kaj idealon en verkadon de la romano "Pilgrimado al Okcidento".

1 2 3