Fama romanisto Wu Cheng'en
  2013-03-08 08:46:58  esperanto

La romano "Pilgrimado al Okcidento" konsistas el pli ol cent rakontoj, kiuj kaj estas sendependaj inter si kaj ligiĝas unuj kun aliaj. En la rakontoj estas feoj kaj demonoj, kiuj reprezentas respektive justecon kaj brutalecon. La aŭtoro konstruis en la tuta romano bizaran mitologian mondon, en kiu ĉie estas homaj figuroj: Suverena Ĉiela Imperietro – stulta imperiestro en la realeco ne distinganta moralon kaj malmoralon; la Hadeso – feŭda dinastio, kie la korteganoj fiprofitas kaj senkulpigas unu alian kaj distordas leĝon; demonoj, kiuj mortigas kaj manĝas homon, avidemas kaj estas lascivaj, senkulpuloj ne povas sin liberigi el persekutiteco – simboloj de tiranoj kaj burokratoj. Tamen aliflanke, la "ĉarma simio-reĝo" Sun Wukong, modlita de Wu Cheng'en, ege kompetentas en luktarto, malamegas malbonaĵon, eliminas demonon kaj malestimas nejustan aŭtoritaton, kaj sin titolas per "Granda Saĝulo Egala al la Ĉielo", eĉ antaŭ la Ĉiela Imperiestro. Ĉe la magia simio Wu Cheng'en metis sian fortan deziron forbalai la abomenindajn aferojn kaj fortojn en la socio. Sed dum protektado al la majstro en la pilgrimado la magia simio estas nefidata de diversaj flankoj, inkluzive de la majstro kaj plijunaj kunpilgrimantoj, estas jungata kaj nejuste traktata, tute similas al la talentulo en la reala socio.

Wu Cheng'en estas plurflanke talenta rilate al literaturo. Li verkis ankaŭ multe da poemoj kun malsamaj stiloj, kiuj estis kolektitaj en lian verkaron "Verkoj de sinjoro Sheyang". Komprenebe lia romano "Pilgrimado al Okcidento" estas plej influa al la posteuloj. En centoj da jaroj ĝi estis adaptita al porinfanaj literaturaĵoj, filmoj, televidaj teatraĵoj kaj teatraĵoj en aliaj formoj. La figuro de "ĉarma simio-reĝo" Sun Wukong estas renoma tra la tuta mondo.


1 2 3