Fama romanisto Wu Cheng'en
  2013-03-08 08:46:58  esperanto

"Pilgrimado al Okcidento" estas mitologia romano plej sukcesa en la ĉina historio. Prenante kiel originon la rakonton pri la pilgrimado al Hindio fare de la ĉina fama budaisma majstro Xuan Zang de la dinastio Tang en la 7-a jarcento la romano fikciis intrigon, ke Xuan Zang kaj liaj tri disĉiploj konkeris diversajn malfacilojn kaj obstaklojn sur la vojo de pilgrimado kaj en tio la romano modlis sukcese la simian figuron "Sun Wukong", kiu ne timas ian ajn aŭtoritatecon kaj toleras neniun fiforton kaj nebule esprimas la deziron de la aŭtoro pri reala vivo.

Kvankam la verkado estis plenumita en malfruaj jaroj de Wu Cheng'en, tamen li tion preparis dum sia tuta vivo. En sia infaneco, li sekvis sian patron ekskursi al antikvaj temploj kaj arbaroj apud Huaian. Dum la ekskurso la patro rakontis al li koncernajn mitojn belajn kaj groteskajn. Li estis scivolema de infaneco kaj jaron post jaro la scivolemo pliiĝis sed ne falis. Post sia 30-jara aĝo li kolektis multege da kuriozaj materialoj kaj kovis en si verkadon. Li, ĉirkaŭ 50-jar-aĝa, verkis la unuajn dekojn da ĉapitroj, sekvis plurjara paŭzo, kaj en siaj malfruaj jaroj li finis la verkadon de la romano "Pilgrimado al Okcidento".

1 2 3