En Afriko estas bonvenigita la ĉina televida serialo "Feliĉa Vivo de Edzino"
  2013-03-28 12:41:49  Ĝoja

Lastatempe vizitante Tanzanion Xi Jinping, ĉina ŝtata prezidanto, parolis pri la ĉina televida serialo "Feliĉa Vivo de Edzino", kaj pro tio la serialo estis varme atentata. Nun en la internacia reto estas populara parto de la serialo en la versio de la svahila lingvo. La kverelo inter Maodoudou, la edzino en la serialo, kaj ŝia bopatrino, estas ege interesa en la lingvo svahila.

La televida serialo "Feliĉa Vivo de Edzino" rakontas pri rilatoj inter edzino kaj bopatrino kaj montras la kontraŭdiron inter konceptoj tradicia kaj moderna en normalaj ĉinaj familioj. La serialo estis tradukita de ĈRI kaj elsendita en la tanzania ŝtata televida stacio en novembro de 2011, ĝi estis bonvenigata de lokanoj, eĉ ministroj de Afriko diskutis pri ĝi en ripozo de iu kunveno.

Kenja aktorino Johari Mayoka famiĝis post sia dublado por roloj en la serialo. Ŝi diris:

"La ĉina televida serialo unuafoje estis tradukita en la loka lingvo. Lokanoj ege ŝatas ĝin. Mi ofte ricevis telefonojn kaj retmesaĝojn el spektantoj, ili diris al mi, 'Ni aŭskultis vian voĉon.' "

1 2 3