En Afriko estas bonvenigita la ĉina televida serialo "Feliĉa Vivo de Edzino"
  2013-03-28 12:41:49  Ĝoja

Nun la produkta kvanto de ĉinaj televidaj serialoj estas pli ol 400. Do, kial la serialo "Feliĉa Vivo de Edzino" estis elektita? Chen Lianying, fakulo de ĈRI pri la svahila lingvo kaj reĝisoro de la serialo en la versio en la svahila lingvo, eksplikis:

"Komence la kultura fako sub la ĉina ambasadorejo en Tanzanio propronis la aferon. Ni ankaŭ konsideris serialojn pri ĉina kungfuo, sed ili ne estas taŭgaj. Tiam la serialo 'Feliĉa Vivo de Edzino' estas elsendata en Ĉinio kaj ŝatata de ĉinoj, tial finfine ni elektis ĝin."

Laŭ konigo, nun ĈRI tradukas 10 televidajn serialojn kaj 52 filmojn respektive en la lingvoj angla, franca, araba, portugala, svahila kaj aliaj kaj finos la programon en 2013.

Respondeculo pri la programo Wang Gangjian diris:

"La tradukitaj serialoj estas bonvenaj en la lastaj jaroj en Ĉinio. Ili spegulas la vivon de ĉinoj kaj el ili fremdlandanoj bone konos ĉiutagan vivon de ĉinoj."


1 2 3