Guĉino
  2013-12-03 16:19:59  Ĝoja

(Guĉino, ĉina antikva sepkorda plukinstrumento iom simila al la citro)

De la lastaj pli ol 3 mil jaroj guĉino aŭ sepkorda plukinstrumento estas nomata qin en Ĉinio. Sekve de enkonduko de okcidentaj instrumentoj en Ĉinion en la 20-a jarcento, ĉinoj nomis per la ideografiaĵo Qin ĉi tiujn instrumentojn. Tial por diferencigi la okcidentajn instrumentojn de la ĉina, ĉinoj donis la nomon Guĉino al sia instrumento(la ideografikaĵo gu en la ĉina lingvo sencas "antikva").

Frue guĉino posedis nur kvin kordojn kun kvintonaj skaloj, kiuj reprezentas la kvin elementojn: oron, lignon, akvon, fajron kaj teron. Poste la malliberigita reĝo Wen de la dinastio Zhou (preskaŭ a.K. 11-a jarcento—a.K.771) aldonis la sesan kordon por memori sian filon. Kaj lia heredanto reĝo Wu aldonis la sepan por stimuli soldatojn en la milito kontraŭ reĝo Zhou de la dinastio Shang (preskaŭ a.K. 16-a jarcento—a.K. 11-a jarcento). Finfine formiĝis la konata guĉino aŭ sepkorda plukinstrumento.

1 2 3