Guĉino
  2013-12-03 16:19:59  Ĝoja

Guĉino, ĉina ŝakludo, kaligrafado kaj pentrado estas la gravaj metodoj por ĉinaj intelektuloj en kulturado de ilia morala karaktero, kaj en la vico guĉino estas la unua. En la antikveco, ĉinoj ofte renkontiĝis kun amikoj per ludado de guĉino. La persono, kiu kapablas kompreni la sencon de la muziko, estas rigardata koramiko de la ludanto. Cetere en funebra kaj aliaj ceremonioj oni devis ludi guĉinon. Ankaŭ ludado de guĉino estis populara en la vivo de ordinaraj popolanoj. Pro tio, postrestis amaso da famaj guĉinoj kaj guĉinaj melodioj de diferencaj dinastioj, ekzemple "Umefloro-Tri Varioj" kaj "Vira Fenikso Serĉas Sian Amatinon". En la jaro 1977 la guĉina melodio "Fluanta Akvo" estis sendita al la spaco en la spacosondiloj Vojaĝo N.1 kaj Vojaĝo N.2.

1 2 3