Guĉino
  2013-12-03 16:19:59  Ĝoja


(Ludi guĉinon )

Guĉina melodio estas milda kaj eleganta, kaj ĝia tono daŭros longtempe post fino de ludado. Laŭ la legendo, en la Ŝtato Han dum la periodo de Militantaj Regnoj (a.K. 475—a.K. 221) fraŭlino Han E manĝis nenion en kelkaj tagoj pro manko de mono, por gajni monon ŝi ludis guĉinon ĉe la pordo de la urbo. La mirinda melodio profunde impresis la lokanojn, kaj en la postaj tagoj ŝajne sonis ankoraŭ. Tial naskiĝis la proverbo: "Ŝvebas plu postsono ĉirkaŭ la traboj en la postaj tri tagoj", kio ofte uzata por esprimi neforgeseblan belan muzikon.


1 2 3