En Kurso de Minosun --- Printempa Transporto
  2014-01-22 15:27:10  Pluveta


P: Saluton, karaj geamikoj! Mi estas Pluveta. Hodiaŭ ni malfermas la novan programeron "En Kurso de Minosun". En tiu ĉi kurso vi pli-malpli sciiĝos pri apartaj fenomenoj de Ĉinio. Nun ni komencu per la unua temo pri printempa transporto.

M: Saluton! Mi nomiĝas Minosun. Mi ĝojas, ke mi povas kunesti kun vi en la kurso.

P: Baldaŭ venos la ĉina tradicia festo, t.e., la Printempa Festo. De la 16a de januaro oficiale komenciĝis la printempa transporto en Ĉinio.

M: Jes. Hodiaŭ ni konigos al vi scion pri la printempa transporto.

Kunsone: La printempan transporton oni nomas la plej granda laŭ skalo kaj perioda homomigrado en la homara historio. Dum ĉirkaŭ 40 tagoj cirkulas pli ol 3 miliardoj da homoj laŭ kvanto da fojoj, nome egale al preskaŭ tri seponoj de la tutmondaj loĝantoj. Kaj tio ŝajnas, ke la tutlandaj popolanoj farus dufoje grandegan migradon. La fenomeno, la printempa transporto, estas enskribita de la Monda Asocio por Rekordoj pro siaj multaj rekordoj en la mondo.

1 2 3