En Kurso de Minosun --- Printempa Transporto
  2014-01-22 15:27:10  Pluveta

P: Ho, mia ĉielo! Kia fenomena spektaklo aperas en trajnostacioj dum la printempa transporto? Minosun, mi scias, ke via hejmloko estas en Jiangxi-provinco. Nu, ĉu vi jam aĉetis bileton por reveni hejmen?

M: Jes, mi ĝin aĉetis. Por tio mi gajis sufiĉe longe, ĉar ĉi-foje mi akiris litvagonan bileton. Tio okazis entute ekster mia atendo. Mi laboris en Pekino jam kvin jarojn, tamen kvar fojojn antaŭe mi povis aĉeti nur bileton porstaran aŭ porsidan. Do ĉi-foje por mi estas feliĉe.

P: Vere, feliĉe! Mi kore vin gratulas! Sciu, estas treege malfacile por aĉeti fervojan bileton en la Printempa Festo. Kiel vi aĉetis la bileton?

M: Mi aĉetis la bileton en la retejo 12306, starigita de la Ĉina Fervoja Korporacio. Por koni la retejon nun ni bonvolu aŭskulti la jenan sonon registritan:

Kunsone: Lastatempe la plej febra retpaĝaro en Ĉinio certe estas la unika oficiala retejo de la Ĉina Fervoja Korporacio: www.12306.cn, kiu stariĝis nur por abonigi fervojbileton. En pintaj tempoj de biletabonado la retejo estis vizititaj de pli ol unu miliardo da homoj laŭ kvanto da fojoj. Por kontentigi la bezonon de abonantoj, aĉeti biletojn, la korporacio antaŭ nelonge malfermis la poŝtelefonan klienton 12306. La unuan tagon jam pli ol 200 miloj da uzantoj de la poŝtelefona kliento spertis la servon, kaj preskaŭ 20 miloj da uzantoj ricevis sian bileton per la kliento. Kompreneble, oni ankaŭ povas aĉeti sian bileton en telefono kaj ĉe giĉetoj ĉie dismetitaj surstrate.

1 2 3