En Kurso de Minosun --- Printempa Transporto
  2014-01-22 15:27:10  Pluveta

P: Kiel spektakla! La retejo 12306 donas grandan oportunecon al tiuj, kiuj aspiras hejmeniri por kuniĝi kun siaj familianoj.

M: Vi pravas. Ĝi ŝparas al homoj multege da tempo kaj energio. Sed bedaŭrinde, la oportuneco por aĉeti bileton ne povas tute kontentigi la bezonon de veturado dum la festo, ĉar la trajnoj ne sufiĉas por tiom da pasaĝeroj. Por mildigi la transportan streĉon la korporacio aldonis multe da portempaj trajnoj.

Kunsone: Ĉiufoje, en la Printempa Festo, nepre aperas granda migrado en Ĉinio. Por malstreĉi premon de la printempa transporto de 2014 oni aldonis multe da portempaj pasaĝerotrajnoj. La portempaj trajnoj relative malkostaj estas la unua elekto de kamparanoj-laboristoj, studentoj kaj aliaj migrintoj. Por oportunigi biletoaĉeton de tiuj apartaj homamasoj la korporacio aranĝis unuaecajn kolektivajn biletojn. Tiuj homoj povas aboni kolektivajn biletojn antaŭtempe je 25 tagoj, nur kondiĉe, ke la kolektivo konsistu el minimume kvin homoj.

P: Estas tiom da rimedoj. Mi esperas, ke ĉiuj povas aĉeti sian bileton kaj reveni la hejmlokon.

M: Ankaŭ tion mi esperas. Nun ĉi tie mi anticipe deziras al vi ĉiuj, karaj geamikoj, ĝojon kaj feliĉon en la Printempa Festo.

P kaj M: Ĝis reaŭdo!


1 2 3