Kanbera Esperanto-filmfestivalo
  2014-01-28 15:13:26  Ĝoja

Kontribuita de samideanoj Marc Schmidt kaj Jonathan Cooper

La Kanbera Esperanto-Filmfestivalo okazis dum la Aŭstralia Esperanto Somerkursaro kaj Kongreso. Vespere de la 8a de Januaro, merkrede, estis tre bone por havi festivalon de mallongaj filmoj.

S-ro Rainer KURZ estas la fondinto kaj gvidanto de la festivalo, kaj li ankaŭ estis kongresano. Germana, altstatura kaj karisma, li volis fari iun speciala kaj krea por la 125a datreveno de la naskiĝo de Esperanto en 2012. Do, li kreis Esperanto-filmkonkurson. Li reklamis pri la konkurso, amasigis la filmojn, kaj teamo de taksistoj elektis la plejn bonajn filmojn. Tiam la filmo Pasporta Servo gajnis.

1 2 3