Kanbera Esperanto-filmfestivalo
  2014-01-28 15:13:26  Ĝoja

Rainer KURZ (maldekstre) kaj Sandor Horvath (dekstre), prezidanto de Aŭstralia Espranto-Asocio, kune montris la atestilon.

Filmo Esperanto Musikigas Vian Vivon, farita de Ding Xiaosong, ĉino, gajnis la unuan premion de la rigardantoj, la premion 'Aŭstralia Populara Elekto'; atestilon kaj simbolan monprimon de 50 aŭstraliaj dolaroj de la Aŭstralia Esperanto-Asocio. (Laŭ la unua voĉdono, tiu filmo egalvenkis kun filmo Esperanto Geedzigas. Tamen, la filmo Esperanto Musikigas Vian Vivon venkis post kroma voĉdodo de la ĉeestantoj.)

Ĉiu partoprenanto ankaŭ ricevis senpagan DVD-diskon por vidi ankaŭ la ne montritajn filmojn kaj por montri la filmoj al siaj amikoj. Oni dankas al la la Germana Espreranto-Asocio kaj la "Rainer Kurz Fondaĵo", kiu kune financis la produktadon de la DVD.

Filmo ja estas komunikilo vere taŭga por la internacia lingvo; oni esperas ke pluaj tiaj eventoj okazos.

Oni povas senpage mendi pliajn DVD-ojn je rainer.kurz@esperanto.de.

La filmoj estas videbla ĉe www.youtube.com/user/Filmkonkurso

 kaj https://esperanto.cri.cn/other/wsp/index.htm

 


1 2 3