Kanbera Esperanto-filmfestivalo
  2014-01-28 15:13:26  Ĝoja


S-ro Kurz parolis pri filmkonkurso

En Januaro 2014 S-ro Kurz reprezentis plurajn de tiuj filmetoj en la Kanbera Esperanto-Filmfestivalo.

Kongresanoj sidis en la ĉefejo de la kongresejo (Aŭstralia Nacia Universitato): granda, komforta, tapiŝo-kaj-sofo-plena ĉambro kun grandaj fenestroj kaj dikaj kurtenoj. S-ro Kurz parolis iom pri la konkurso, ekzemple la naskiĝo de la ideo, la maniero por amasigi la filmetojn. Li ankaŭ skribis liston sur blanktabulo: kio estas bonajn celojn por filmkonkurso?

El 34 filmoj en la DVD kongresanoj vidis 19 filmetojn de Eŭropo, Sud-Ameriko, Afriko kaj Azio. Estis tre bona okazo. La stiloj de la filmoj variis larĝe: estis filmoj realismaj kaj nerealismaj, amuzaj kaj seriozaj, simplaj kaj kompleksaj, en Esperanto kaj pri Esperanto. Estas eĉ filmo, en kiu oni ludas kun katoj al la muziko de Emanuele Rovere ('Mia kato'). Tiu filmo mirigis pro sia malserioza frenezeco! Temoj de la filmoj estis ĉefe kulturfilmaj, intervjuaj, muzikaj. Pluraj da filmoj mankis sufice da Esperanto, sed kompreneble aktori kaj teatrumi esperante estus malfacile! Entute, tamen, la temo de la vespero estis pri kreemo, imagpovo, amuzeco, intereseco. Bona fenestro tra kiu oni povis vidi multajn aspektojn kaj anojn de Esperantujo.

Kongresanoj ricevis voĉdonilojn antaŭ ol rigardi la filmojn por elekti niajn plej ŝatatajn filmojn el 16 filmoj. Ĉar estis preterlasitaj la efektivaj gajnintoj, 'Pasporta Servo!', 'Ideevolution', kaj 'Ĉu Vi Imagas? ', por ke aliaj filmkreantoj havu pli bonan ŝancon.

1 2 3