La vorto masko en la tibeta lingvo prononciĝas kiel "ba". En Tibeto maskoj ofte estas uzataj en religiaj dancado kaj kantado, tibeta opero kaj popolaj prezentadoj. En la pasintaj miloj da jaroj, koloraj kaj diversaj maskoj absorbis la kvintesencon de la tibeta kulturo. La maskarto venis de mistera religia mondo, kaj nun eniras en la artan mondon. Hodiaŭ ni kune babilu pri la maskarto de Tibeto.
En Tibeto, maskoj havas 2 specojn, t.e., la religia kaj la popola. De la 7a jarcento ĝis la 9a jarcento, oni jam uzis maskojn imitante diversajn bestojn en prezentado de la originala religio de Tibeto. Poste, sekve de disvolviĝo de tibeta budhismo en la temploj aperis iu religia oferdanco, nome Qiangmu. Lamaoj prezentis la dancadon per maskoj, vestaĵoj kaj instrumentoj por forpeli mafeliĉon kaj preĝi por paco kaj ĝojo.
La dancado Qiangmu en la templo Tashilhunpo en Shigetse havas longan historion kaj herediĝas ĝis nun sub la penado de Panĉen-Lamaoj el generacioj. Ĝi estas ŝtatanivela nemateria kultura heredaĵo. Losang, lamao respondeca pri la danco Qiangmu en la templo, opinias,
"En la dancado Qiangmu, malsamaj maskoj havas malsamajn signifojn kaj ludas malsamajn rolojn. La mieno de pli multaj maskoj estas indigna, kiu prezentas solenon kaj forton de dioj."