Maskarto de Tibeto
  2014-03-19 15:48:54  Pluveta

Kvankam sankta libro pri Budho jam difinis la grandecon, formon kaj signifon de la religiaj maskoj, tamen la maskoj faritaj de malsamaj metiistoj estas diversaspektaj. La maskoj de la dancado Qangmu estas faritaj el ledo, ligno, argilo, papero, ŝtofo, kupro, fero kaj tiel plu. Inter ili papero kaj ŝtofo estas ofte vidataj materialoj por masko. Dawa Tsering, lamao en la templo Tashilhunpo diris, ke la maskoj estis faritaj serioze laŭ la originalaj mienoj de la dioj en la sekto Gelug.

Tibeta budhismo havas 4 branĉojn, t.e., Gelug, Sagya, Nyingma kaj Kargyu. Kvankam estas malsamaj la dancoj Qangmu de la 4 branĉoj, tamen la celo de la danco estas sama, ke oni dancas por forpeli demonon kaj preĝi por paco. La masko de Qiangmu ofte estas uzata en dancado en gravaj festivaloj. Ĝi ankaŭ estas pendigita en la templo.

La templo Sagya en Shigetse okazigis Qiangmu-festivalojn en ĉiujaraj aŭtuno kaj vintro. Lamao Jamyang en la templo opinias, ke la formoj de la maskoj estas troigaj, ĉar la maskoj estas gravaj komprenigiloj inter budhismaj praktikantoj kaj dioj.

"La prezentado de Qiangmu devas daŭri 4 tagojn. La budaismaj praktikantoj surposta malsamajn maskojn kaj instrumentojn. En la antaŭaj 2 tagoj, ili dancas. En la lastaj 2 tagoj, ili fariĝas dioj."

1 2 3