Maskarto de Tibeto
  2014-03-19 15:48:54  Pluveta

Danke al la tibeta opero, la maskoj de tibeta Budhismo povas populariĝi en la ordinara vivo de tibetanoj. Laŭdirite, en la 14a jarcentoiu bonzo nomata Tang Dongjie kolektis monon por konstrui pontojn kaj vojojn. Li invitis 7 belajn feinojn prezenti lian verkaĵon. La prezentado de la 7 feinoj kun diverskoloraj vestaĵoj estis ŝtata de tibetanoj, kaj tio fariĝis originala tibeta opero. La posteuloj prezentantaj tibetan operon nomas la bonzon Tang Dongjie kreinto de la tibeta opero kaj faras ledmaskon laŭ lia aspekto. La naskiĝo de tibeta opero kondukis la misteran maskarton de la religia mondo al la arta mondo.

Sur la bela altebenaĵo troviĝas diversaj maskoj. Ili havas kaj la religiajn elementojn kaj la inteligentecon de la tibetanoj. Nun la maskarto jam estas brila pejzaĝo en religiaj kaj operaj prezentadoj.


1 2 3