Bankedo en Hongmen
  2014-03-26 10:03:42  Pluveta

En la historio de antikva Ĉinio, pro ĉasado de hegemonio, ofte okazis splitigo kaj reciproka punekspediciado kaj kaǔze de tio aperis multe da militaj rakontoj pri venko de malforteco kontraǔ forteco kaj tiu de saĝo kontraǔ bravo.

En 221 antaǔ la Kristo, fondiĝis en la ĉina historio la unua feǔda unueca dinastio Qin. La reakcia politika regado de la dinastio Qin kaǔzis ekstreman mizeron kaj senĉesan ribelon de la kruele ekspluatataj popolanoj. Inter la multaj ribelantaj trupoj estis rapide grandiĝis nur la leviĝa trupo de generalo Xiang Yu de Chu kaj tiu de malalta burokarato Liu Bang de Qin.

Xiang Yu estis aroganta, obstine arbitra, sed fama pro braveco kaj sperto en la batalado. Liu Bang estis ruza kaj sperta en enoficigo de talentuloj. En la rezistmilito kontraǔ Qin, ili organizis aliancon kaj ambaǔ potenciĝis. Laǔ la interkonsento, tiu, kiu la unua okupos Xianyang, la ĉefurbon de Qin, fariĝu la imperiestro.

1 2 3