Bankedo en Hongmen
  2014-03-26 10:03:42  Pluveta

En 207 antaǔ la Kristo, ĉe Julu, kiam Xiang Yu venkis la ĉefforton de Qin, Liu Bang kun sia trupo jam okupis Xiangyang, la ĉefurbon de Qin. Laǔ la propono de siaj konsilistoj, Liu Bang ne eniris en la ĉefurbon, sed dispoziciis siajn trupojn en Bashang ĉe Xianyang. Li blokis la reĝpalacon, montenejon kaj aliajn gravajn lokojn kaj konsolis tieajn popolanojn. La popolanoj propraokule vidis, ke la disciplino de la trupo de indulgema Liu Bang estas rigora, kaj esperis, ke Liu Bang fariĝos la imperiestro.

Informiĝinte, ke Liu Bang la unua okupis Xianyang, Xiang Yu koleregis kaj garnizonis sian trupon el 400 miloj da armeanoj ĉe Hongmen ( oriente de la nuna urbo Lintong de la provinco Shaanxi ) kaj pretis rabe okupi Xianyang. Militspecialisto Fan Zeng de Xiang Yu, admonis al Xiang Yu ekstermi Liu Bang, ĉar li informiĝis, ke enirinte en Xianyang, la avidema kaj amorema Liu Bang interesiĝas nek pri mono, nek pri belulino kaj li certe havos grandan ambicion. Tiu admono likis al Zhang Liang, la konsilisto de Liu Bang. Zhuge Liang opiniis, ke Liu Bang estas malforta kun nur cent miloj da armeanoj kaj ne povos rivali kun forta Xiang Yu. Li do ekspedis sian bonan amikon Xiang Bo, onklon de Xiang Yu, al interpacigo. Poste, Liu Bang kun Zhang Liang kaj generalo Fan Kuai venis al Hongmen por klarigi, ke li nur gardis Xianyang, atendante estontan imperiestron Xiang Yu. Tion kredante, Xiang Yu aranĝis bankedon por regali Liu Bang. Dum la bankedo, Fan Zeng aludis al Xiang Yu mortigi Liu Bang, sed Xiang Yu sin ŝajnigis vidi nenion; sekve Fan Zeng proponis, ke generalo Xiang Zhuang praktiku la mortigon, utiligante la prezentadon de glavoarto. Sed Xiang Bo, la onklo de Xiang Yu, iniciative akompanis la glavoartan prezentadon kaj sekrete protektis Liu Bang. En tiu kriza cirkonstanco, Zhang Liang vokis generalon Fan Kuai, kiu kun ŝildo kaj glavo entrudiĝis en la milittendon kaj riproĉis Xiang Yu, ke post okupiĝo de Xianyang, Liu Bang retiris sian trupon al Bashang kaj atendas la alvenon de la estonta imperiestro Xiang Yu. Tiu meritoplena ne nur ne ricevis laǔdon, sed kontraǔe renkontis mortigon fare de sia frato. Xiang Yu sentis honton. Sub la preteksto al necesejo, Liu Bang kun siaj subuloj fuĝis al sia kazerno. La nedecidemo da Xiang Yu kolerigis sian konsiliston Fan Zeng. Li diris, ke Xiang Yu ne povas fari grandan aferon kaj la estonta mondo apartenos al Liu Bang.

1 2 3