Bankedo en Hongmen
  2014-03-26 10:03:42  Pluveta

Tiu ĉi rakonto pri bankedo en Hongmen estas fama en la ĉina historio. En la bankedo Xiang Yu kun potenca forto facilanime kredis Liu Bang kaj la lasta feliĉe sukcese eskapis. Poste Xiang Yu proklamis sin kiel la reĝon de la Okcidenta Chu, egalan al imperiestro kaj nomumis Liu Bang kiel reĝon de la Regno Han, egalan nur al princo. Post nelonge, utiligante la atakon kontraǔ princoj fare de Xiang Yu, Liu Bang okupis Xianyang kaj tiel okazis la kvarjara milito inter la Regnoj Chu kaj Han. La ege forta armeo de Chu multfoje venkis tiun de Han. Sed pro kruela regado kaj senbrida agado de siaj trupoj, Xiang Yu iom post iom perdis la popolon kaj Liu Bang gajnis la popolan subtenon kaj paŝopostpaŝe grandiĝis kaj fine venkis.

En 202 antaǔ la Kristo, Liu Bang sieĝis la armeon de Chu ĉe Gaixia ( sude de la nuna Lingbi en la provinco Anhui ). Post trarompo de sieĝo, la armeo de Xiang Yu daǔre estis persekutata kaj fine Xiang Yu povis nur sin mortigi. Tiel Liu Bang fondis la duan unuecan feǔdan dinastion Han en la ĉina historio kaj mem fariĝis imperiestro.


1 2 3