Vizitu Forumon

Kunkreu elsendon por Muzaiko!

(GMT+08:00) 2013-07-24 08:55:51     Redaktoro:Li Lu

Volontuloj de Muzaiko (Julia Noe, Veronika Poór, Rafael Henrique Zerbetto, kaj aliaj)

Muzaiko (www.muzaiko.info) estas tuttempa tutmonda tutmojosa tutesperanta retradio-kanalo, kiu ludas por vi 24 horojn en diurno muzikon, programerojn, novaĵojn, informojn, raportojn, arkivaĵojn kaj multe pli! Ĉu vi havas ion por diri al la tuta mondo? Jen ebleco por vi tion fari. Dum la sesio jam spertaj kontribuantoj de Muzaiko helpos vin lerni kiel - de la registrado ĝis la alŝutado de la preta elsendo. Oni eĉ kreos veran elsendon, laŭtlegos tekstojn. Venu por spertiĝi kaj krei! Se eblas, kunportu al la sesio komputilon, kapaŭskultilon kaj registrilon.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto