Vizitu Forumon

Saluton de Islando--Liba GABALDA (Francio)

(GMT+08:00) 2013-10-29 15:55:40     Redaktoro:Ĝoja
Universalaj kongresoj estas ĉiam riĉaj eventoj. Kutime la unua estas la plej bela. Mia unua estis la 63-a okazinta en Varna - Bulgario. Tie mi konatiĝis kun mia edzo Floreal. Post unu jaro ni geedziĝis en Ĉeĥio kaj poste ni translokiĝis kaj vivis dum 6 jaroj en Venezuelo. Tie naskiĝis niaj du infanoj Belonia kaj Ideal. Ili estas denaskaj esperantistoj. Poste ni transloĝiĝis al Francio, kie ni nun loĝas proksime de Parizo.

Ni jam partoprenis en 19 Universalaj Kongresoj kaj konatiĝis kun multaj esperantistoj. Krom interesa kaj varia programo ni ŝatas vojaĝi kaj ekkoni la koncernan landon. Niaj fotoj kaj filmoj atestas pri agrabla kongresado.

Liba Gabalda, Francio

Liverita de Liba Gabalda el Francio

Saluton de Islando

1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto