Vizitu Forumon

Pekina Opero

(GMT+08:00) 2014-04-03 16:47:17     Redaktoro:Ĝoja

Raportistino kaj fotistino: Zhang Ping (Ĝoja)

Vespere de ĵaŭdo, la 27a de marto en teatro Chang'an, centre de Pekino, prezentiĝis spektaklo de Pekina Opero. Tie Rainer Kurz unuafoje gustumis la ĉinan tradician arton.

Pekina Opero kiel "orienta opero" estas vera kvintesenco de la ĉina kulturo. Ĝia nomo venis de tio, ke ĝi formiĝis en Pekino. Kun historio de pli ol 200 jaroj Pekina Opero originis de antikvaj lokaj operoj, precipe de Anhui-opero.

Pekina Opero kun riĉa repertuaro, grandaj nombroj da eminentaj ludistoj, trupoj, spektantoj kaj vasta influo okupas la unuan lokon en Ĉinio. Pekina Opero estas sinteza prezentada arto, konsistanta el kantado, parolado, gestado, luktado kaj dancado.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto