Vizitu Forumon

Turismo: Granda Muro

(GMT+08:00) 2014-04-03 16:37:27     Redaktoro:Ĝoja

Raportistino: Zhang Ping (Ĝoja)
Fotisto: An Deshun

Granda Muro profunde impresis Rainer Kurz antaŭ pli ol dek jaroj kiam li unuafoje vizitis Ĉinion. Sabate (la 29an de marto) li refoje proksimiĝis al la miraklo de la mondo.

En la jaro 1987, Unesko enlistigis la Grandan Muron de Ĉinio en la Katalogon de la Mondaj Kulturaj kaj Naturaj Heredaĵoj.

Granda Muro estas surtera konstruaĵo videbla de sur la luno. Same kiel la piramidoj de Egiptio, la Taĝ-Mahalo de Hindio kaj la pendĝardenoj de Babilono, la Granda Muro de Ĉinio estas unu el la kvar mirindaĵoj de la mondo.

La konstruado de la Granda Muro startis en la 5-a jarcento antaŭ nia erao, en la periodo de Militantaj Regnoj, kiam multaj relative grandaj urboj jam konstruiĝis en la Centra Ĉinio. Tiujn urbojn ofte prirabis la nomadaj triboj, kiuj loĝis norde de la montaroj Yanshan kaj Yinshan. Estante lertaj arkpafistoj kaj rajdistoj, ili atakis kaj forkuris kiel vento. La batal-linioj de la rezistantaj piedsoldatoj rapide frakasiĝis. Por forbari tiujn invadantojn, la regnoj Yan, Zhao, Wei kaj Qin konstruis muregojn laŭlonge de la monteĝoj. En la 3-a jarcento antaŭ nia erao, kiam la unua imperiestro de la dinastio Qin sukcese venkis ĉiujn aliajn ses regnojn kaj fariĝis la unua imperiestro de la unuigita lando de Ĉinio, li ordonis sian generalon Meng Tian kunigi la muregojn kaj ilin etendigi. Tricent mil soldatoj kaj kamparanoj plenumis la taskon, tiel ke finfine formiĝis kontinua murego. Oni faris la plifirmigon kaj renovigon en la sekvantaj dinastioj. En la dinastio Ming de la 14-a jarcento ĝis la 17-a, la Granda Muro 18-foje ricevis grandskalajn riparojn.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto