Vizitu Forumon

Turismo: Somera Palaco

(GMT+08:00) 2014-04-04 15:49:11     Redaktoro:Ĝoja

Raportistino kaj fotistino: Zhang Ping (Ĝoja)

Posttagmeze de la 30a de marto, dimanĉe, al Somera Palaco ekskursis kune Rainer KURZ (maldekstre), Lin Lisha (meze), Wang Jingrong (dekstre) kaj Zhang Ping (fotistino).

Somera Palaco profunde impresis Rainer KURZ antaŭ pli ol dek jaroj kiam li unuafoje vizitis Ĉinion. Post multaj jaroj Rainer KURZ refoje vizitis ĝin.

En la jaro 1998, la Somera Palaco de Pekino estis enlistigita de Unesko en la Katalogon de Mondaj Kulturaj kaj Naturaj Heredaĵoj.

Estante la plej granda kaj plej bone konservata imperiestra ĝardeno, la Somera Palaco antaŭe servis al la kortego de la dinastio Qing. La oficiala nomo de la ĝardeno en la ĉina lingvo estas Yiheyuan kun la signifo: Ĝardeno de Harmonia Unueco.

La Somera Palaco estis konstruita laŭ la ideo, ke ĝi havu la poezian guston de la tradicia ĉinstila pentraĵo. Ĝi estas klasika emzemplo de la ĉina imperiestra ĝardeno.

1 2 3 4
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto