Pentraĵo sur akvo
Redaktoro:Ĝoja

Por fini diplomatan verkaĵon Qianyu venis al fora urbeto de hakka-oj (popolo de la ebenaĵo de la Flava Rivero, kiu enmigris en sud-ĉinajn regionojn dum Tang-dinastio) kaj serĉis inspiron (ideon). Li hazarde renkontis fraŭlinon Yunyun, la filinon de posedanto de iu tetrinkejo, kaj estis allogita de ŝi…Por krei okazon alproksimiĝi ŝin, li fariĝis lernanto de la patro de Yunyun. La patro rakontis pri teludo inter ĉina imperiestro Tang Xuanzong kaj lia kromedzino Mei en la dinastio Tang (618-907).

El la rakonto Qianyu konis, ke en la ĉina antikveco literaturistoj pentris bildon sur tetrinkaĵon. Li estis emocia kaj komencis sinceran lernadon. Danke al klopodado li reaperigis la antikvan arton: pentraĵo sur akvo, nome umefloro (i)magie brilis sur la tetrinkaĵo. Ĝi estas ne nur la diplomata verkaĵo, sed ankaŭ la licenco al "Monda Teekspozicio", kaj estas ankaŭ la rara ŝlosilo por malfermi la korpordon de Yunyun.

Aŭtoro: Zhang Hanqiu (Ĉinio)