Teo kaj amo: Esperanto el té
Redaktoro:Ĝoja

La distanco inter la homoj kiuj emas esti kunaj estas temo kutima por kelkaj personoj kiuj parolas esperanton.

Mia filmeto montras ĝuste tiun situacion: du personoj kiuj amas unu la alian kaj parolas per komputilo drinkante teon, sed finfine li decidas ke estus pli bone trinki kunaj, do surprizigas ŝin per la paperoj kiujn li lasas sur la kutima vojo de ŝi kaj, finfine aperas ĝuste kiam ŝi ricevas la lastan noton.

Aŭtoro: Ana Fabiola Magaña Aviña (Meksiko)