La 12 simbolaj bestoj—donaco por bonŝanculoj
Redaktoro:Ĝoja

Voĉdonu en Interreto por la premio "filmeto plej ŝatata de retanoj" (dek)

A) Estas bonvena voĉdonado por la premio "filmeto plej ŝatata de retanoj" (dek filmetoj) el la 45 filmetoj, sen ajna kriterio.

La dek premiitoj gajnos atestilon kaj donacon.

B) La voĉdonantoj havos ŝancon gajni nian donaceton riĉe karakterizatan per ĉina kulturo, kaj ĉiusemajne naskiĝos unu fortunulo el la voĉdonantoj.

Notu: la voĉdonantoj allasu sian necesan informon por okaze ricevi donaceton, kaj sian komenton pri la konkurso, pri filmo(j), aŭ eventuale pri io alia inda.

Ju pli da komentoj, des pli da ŝancoj!

C) La voĉdonado daŭros ĝis marto de 2015.

Sukceson kaj bonŝancon al vi, karaj amikoj!

2015 estas la jaro de la ŝafo laŭ la ĉina zodiako. La jaro de la ŝafo komenciĝas en la 19a de februaro, 2015 (la lunkalendara novjaro, Printempa Festo de Ĉinio) kaj daŭras ĝis la 7a de februaro, 2016.

La ĉina zodiako, konata kiel Sheng Xiao, estas bazita sur 12-jara ciklo, kaj ĉiu jaro en tiu ciklo rilatas al unu bestosigno. Ĉi tiuj bestosignoj estas la rato, bovo, tigro, kuniklo, drako, serpento, ĉevalo, ŝafo, simio, koko, hundo kaj porko. La ordo kalkuliĝas laŭ la luna kalendaro de Ĉinio.

Origino

Same al la dek ĉielaj trunkoj kaj dekdu teraj branĉoj, ankaŭ bestoj en la ĉina zodiako estis kreitaj por nombrado de jaroj, kiam la sistemo, kiu nun estas universale akceptita surbaze de la kristana kalendaro, ankoraŭ ne ekzistis. La elekto kaj ordo de la bestoj, kiuj multe influas la vivon de homoj, originis en la dinastio Han (202 a.K. – 220 p.K.) kaj baziĝis sur karaktero de ĉiu besto kaj vivkutimoj. La malnova tempodivido en Ĉinio estis plejparte rilata al la numero 12: unu ji-o egalas 12 jarojn, unu jaro havas 12 monatojn, unu tago havas 12 tempajn periodojn, nome Shi Chen. Antikvaj homoj rimarkis, ke ekzistas 12 plenaj lunoj en unu jaro. Tial, ĝia origino estas asociita kun la astronomio. Ĉiu bestosigno estas kutime ligita kun unu tera branĉo, do la bestojaroj estis nomataj zi-rato, chou-bovo, yin-tigro, mao-kuniklo, chen-drako, si-serpento, wu-ĉevalo, wei-ŝafo, shen-simio, you-koko, xu-hundo kaj hai-porko.

Dekdu Bestosignoj

Dum longa tempo estis speciala rilato inter homoj kaj la 12 zodiakaj bestoj. Oni opiniis, ke la jaroj reprezentataj de la bestoj influas la karakterojn de homoj same kiel la signo de zodiako adoptita de okcidentaj civilizacioj. 

Ni preparas papertranĉaĵojn kiel donaco por bonŝanculoj, ĉu vi pretas? Ni atendas vian voĉdonon en Interreto por la premio "filmeto plej ŝatata de retanoj" 

Vi povas trovi vian bestosignon de la ĉina zodiako:

Rato(t.e. 1924, 1936, 1948, 1960, 1972, 1984, 1996 aŭ 2008)

Bovo(t.e. 1925, 1937, 1949, 1961, 1973, 1985, 1997 aŭ 2009)

Tigro(t.e. 1926, 1938, 1950, 1962, 1974, 1986, 1998 aŭ 2010)

Kuniklo(t.e. 1927, 1939, 1951, 1963, 1975, 1987, 1999 aŭ 2011) 

Drako(t.e. 1928, 1940, 1952, 1964, 1976, 1988, 2000 aŭ 2012)

Serpento(t.e. 1929, 1941, 1953, 1965, 1977, 1989, 2001 aŭ 2013)

Ĉevalo(t.e. 1930, 1942, 1954, 1966, 1978, 1990, 2002 aŭ 2014)

Ŝafo(t.e. 1931, 1943, 1955, 1967, 1979, 1991, 2003 aŭ 2015) 

Simio(t.e. 1932, 1944, 1956, 1968, 1980, 1992 aŭ 2004)

Koko(t.e. 1933, 1945, 1957, 1969, 1981, 1993 aŭ 2005)

Hundo(t.e. 1934, 1946, 1958, 1970, 1982, 1994 aŭ 2006)

Porko(t.e. 1935, 1947, 1959, 1971, 1983, 1995 aŭ 2007)