Vivresumoj de membroj de ĵurio
Redaktoro:Ĝoja

Estas invititaj 7 fakuloj, erudiciuloj kaj profesoroj por la fina juĝado. Ili estas:

Mark Fettes (Kanado)

Profesoro pri edukado en la kanada universitato Simon Fraser (Vankuvero). Gvidas esplorojn pri la edukado de indiĝenaj popoloj kaj pri ekologiaj lernejoj. Aktiva ankaŭ pri lingvopolitikaj esploroj; kunredaktoro de la fakrevuo Language Problems and Language Planning.

Ekde la okdekaj jaroj, Mark Fettes troviĝas inter la gvidantoj de la tutmonda Esperanto-movado, interalie kiel redaktoro de la revuo Esperanto, estrarano de Universala Esperanto-Asocio, kaj lastatempe kiel ĝia Prezidanto. Li estis la ĉefa aŭtoro de la Manifesto de Prago (1996), deklaro pri la celoj kaj valoroj de la Esperanto-movado kiu helpis inspiri generacion de aktivuloj.

LEE Jungkee(Sud-Korieo)

Prezidanto de Seula Esperanto-Kulturcentro. Docento de Univ.Kyunghee en Koreio. Magistro pri planologio.

Li estas unu el 7 estraranoj de Universala Esperanto-Asocio. En la jaro 2002, li estis premiita de UEA kiel premiito de la premio Deguchi. Li verkis 8 librojn pri Esperanto.

Ĝis nun li partoprenis en internacia Esperanto-evento 85 foje dum 43 jaroj.

Huang Yazhou (Ĉinio)

Poeto, romanisto kaj scenaristo. Li estis reprezentanto de la 8-a Tutlanda Popola Kongreso, vicprezidanto de la 6-a Ĉina Verkista Asocio kaj prezidanto de Zhejiang-a Asocio de Verkistoj. Nun li servas kiel vicestro de Ĉina Film-literatura Asocio kaj vicestro de Filma Komitato sub la Ĉina Verkista Asocio.

Li eldonis pli ol 30 verkaĵojn, inkluzive de poemaroj, novelaroj, prozaroj kaj dramaroj. La romano "La suno leviĝas el oriento" gajnis ĉinan ŝtatan premion de libroj. La poemaro "Odo al La Longa Marŝo" gajnis literaturan premion titolitan de la ĉina fama verkisto Lu Xun.

Fariĝis filmoj liaj 15 scenaroj, kiel "De la pratempo", "Enigmo de R4" kaj "Deng Xiaoping•1928". Pro bonkvalitaj filmoj li sinsekve gajnis la ĉinan filman premion de plej bona scenaristo kun la titolo Ora Koko, premiojn en la 20-a internacia infana filmfestivalo en germana Frankfurto, "bronzan premion kairan" en la 5-a internacia infana filmfestivalo en egipta Kairo, la "deklaraci-premion de UN" en la 12-a internacia infana filmfestivalo en usona Ĉikago kaj premion en la 10-a usona-ĉina filmfestivalo pri plej bona historia rakonto.

Fariĝis televidaj serioj lia scenaroj, kiel "Deng Xiaoping en la historia turno", kaj per ili li gajnis multe da ĉinaj premioj.

Wang Xingdong (Ĉinio)

Fama scenaristo, estro de Ĉina Film-literatura Asocio, vicprezidanto de Ĉina Filmista Asocio kaj gajninto de speciala subvencio de la ĉina Ŝtata Konsilantaro.

Li gajnis la premion de la 7a internacia filmfestivalo en Tokio, Japanio, per la filmo "Neobeema filo de la ĉielo" en la jaro 1994; la oran premion de la 5a internacia infana filmfestivalo en Hindio per la filmo "Mirinda aventuro de kolomb-amanto" kaj la premion de franca internacia infana filmfestivalo per la filmo "Alfluginta gruo" en la jaro 1986.

Wang Xufeng (Ĉinio)

Fama verkistino kaj profesorino. Ŝi servas kiel vicprezidantino de Zhejiang-a Asocio de Verkistoj, estrino de Kultura Akademio sub Zhejiang-a Agrikultura kaj Forstokultura Universitato, gvidantino de esplorado de tekulturo kaj estrino de konsilantaro de Hangzhou-a Asocio por Popularigi Te-Markon.

Wang Xufeng eldonis sian unuan kompleton da verkaĵoj "Tri Libroj de Te-amantoj" en la jaro 1980 kaj per ili ŝi gajnis la ĉinan literaturan premion "Maodun-a Premio".

Lastajn jarojn ŝi verkis tekstojn por la ĉina fama dokumenta filmo "Teo, rakonto pri folio".

Wang Chongxiao (Ĉinio)

Reĝisoro de dokumentaj filmoj de ĉina centra televida stacio, li partoprenis en dokumentaj filmoj "Imperiestra Palaco", "Miljara vojo de budaismo" kaj "Waitan".

Li reĝisoris la unuan ĉinan dokumentan filmon pri la monda tea kulturo "Teo, rakonto de unu folio", kiu gajnis premion de Monda Montara Dokumento-Festivalo de Qinghai, Ĉinio, ankaŭ premiojn ĉinajn pri elstaraj televidaj dokumentaj filmoj kaj pri plej bona filmado.

Zhang Weihua (Ĉinio)

Estro de ligo de ĉinaj teejoj kaj estro de jiangxi-provinca ligo de teemuloj, kreinto de la marko pri la tekulturo "Boyuan" kaj gast-profesoro de Kultura Akademio sub Zhejiang-a Agrikultura kaj Forstokultura Universitato.

Nun ili faras juĝadon kaj laŭplane publikigos la finan rezulton komence de februaro. (Krom la rezulto de la premio "Filmeto plej ŝatata de retanoj (dek)".