|
|
||
Xi'an havas abundajn turismajn resursojn. De la ĉina unua unuigita lando de la dinastio Qin antaǔ 2 000 jaroj, sume 13 dinastioj elektis ĝin kiel ĉefurbon. Kun granda kvanto da historiaj kaj kulturaj heredaĵoj, Xi'an estas nomata "Natura Historia Muzeo". En Xi'an troviĝas pli ol 600 grave protektataj heredaĵoj.
Turismo estas kolona industrio de Xi'an. Kiel turisma urbo, ĝi havas kompletajn trafikajn instalaĵojn. Xi'an havas pli ol 40 aǔtovojoj, kiuj ligas la urban centron kaj ĉiujn turismajn vizitindejojn, inkluzive de 10 specialaj turismaj linioj. Xi'an ankaǔ estas la unua turisma urbo en nordokcidenta Ĉinio, kiu havas metron. Krome, en Xi'an estas pli ol 10 miloj da taksioj.
En la lastaj jaroj, turisma afero de Xi'an disvolviĝis rapide, precipe post la ekfunkcio de altrapida fervojo inter Pekino kaj Zhengzhou, ĉefurbo de Henan-provinco. Nun, per altrapida fervojo, oni povas veturi de Pekino al Xi'an iom pli ol 4 horojn. Laǔ statistiko, en la jaro 2012, Xi'an akceptis milionon da eksteraj turistoj. Mu Yanxi, laboristino de Nord-Okcidenta Internacia Vojaĝ-Agentejo de Xi'an, diris,
"Ni laboras en stacio de altrapida fervojo, multaj turistoj venas el Zhengzhou, ili venas el Honkongo, Makao, Britio kaj Usono, multaj el ili parolas la anglan lingvon."
Xi'an havas multajn valorajn historiajn restaĵojn, ĝi havas ankaǔ fortan kulturan etoson. En la lastaj jaroj, Xi'an aktive serĉis rimedojn por malkovri modernajn valorojn de la historiaj kulturaj heredaĵoj, la antikva kultura strato Shu Yuanmen estas unu el ili. Turistoj vojaĝaantaj al Xi'an nepre iras ĝin viti.
Sur la strato estas multaj vendejoj, iu posedanto de vendejo de kaligrafaĵoj kaj pentraĵoj diris al ni, )
"Nia strato estas loko kun plej densa historio kaj kultura atmosfero en Xi'an, ĉi tie troviĝas multaj kaligrafaĵoj kaj pentraĵoj, teo, penikoj, ŝjǔan-papero, kaj similaj produktoj."
Sencele promenante sur la strato, vi kvazaǔ gustumus bunt-koloran libron.
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved. 16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040 |