Vizitu Forumon

Saluta mesaĝo de Mirejo Grosjean, prezidantino de ILEI

(GMT+08:00) 2014-08-27 17:21:52     Redaktoro:Ĝoja

Karaj partoprenantoj de la seminario en la urbo Si'an

Mi salutas vin kaj gratulas vin, ke vi venis por partopreni tiun gravan eventon.

Tiu evento nun okazas en la urbo Si'an; mi gratulas chiujn organizantojn kaj dankas ilin. Same mi elkore dankas al la diversaj fakuloj, kiuj zorgos pri la instruado dum tiu seminario.

Se mi ricevis ĝustajn informojn, tiu evento havas du celojn: ke ĉiu partoprenanto progresu en la uzo de nia lingvo, kaj ke ĉiu partoprenanto ricevu sciigojn por adekvate aktivi pri Esperanto kaj por Esperanto (AMO). Do temas pri tre valora evento.

.La progreso en la lingvouzo estas tasko por ni ĉiuj. Legi, studi, sekvi kursojn, verki, interparoli kun pli lertaj uzantoj, jen farendaĵoj. AMO estas io alia; la laboro de aktivuloj okazas en la loka lingvo. Akiri precizajn sciojn pri nia lingvo kaj movado, trovi adekvatajn formojn por alparoli ĵurnaliston, ministron, alian gravulon, prepari tiajn renkontiĝojn, uzi la oportunan momento por fari tion, jen la enhavo de seminario AMO. Ni urĝe bezonas efikajn aktivulojn por propagandi nian lingvon kaj movadon.

Mi estas konvinkita, ke la lernado de Esperanto estas grava kaj pozitiva paŝo por ĉiuj homoj pro diversaj kialoj. Unue tiu lernado helpas al la akiro de aliaj lingvoj kaj al pli bona perceptado kaj uzado de sia propra lingvo. Due tiu lernado kaŭzas, ke la lernantoj havu konojn kaj toleremon al aliaj homoj en la tuta mondo. Tiel kreskas la sento aparteni al granda homa familio. Tion mi deziras al ĉiuj ĉinoj kaj al ĉiuj homoj en la mondo. La starantaj soldatoj, kiujn mi vidis en Si'an en 2004, estas senmovaj kaj nedanĝeraj. Tion mi deziras al ĉiuj soldatoj en la mondo, por ke la homaro povu vivi en paco.

Jen konklude mi deziras al vi fruktodonajn kunvenojn, agrablan tempon, belajn tagojn, interesajn prelegojn kaj kursojn, bongustajn manĝojn, kaj tiel plu!!

Ĝuu kongresan etoson !!

Ĝuu interhomajn kontaktojn!!

Vivu kaj kresku Esperanto en Ĉinio, en Azio kaj en la tuta mondo !

elkore salutas el Svislando Mirejo Grosjean

prez de ILEI

2014-08-15

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto