Vizitu Forumon

Ni kune konu Argentinon!

(GMT+08:00) 2014-07-25 15:01:51     Redaktoro:Shanshan

Geografio

La vasta teritorio de Argentino havas diversecon de pejzaĝoj, kiel glaĉeroj, kampoj, je kontrasto kun la arida, monta tereno kun valoj aŭ altebenaĵoj. Ankaŭ troviĝas riveroj, lagoj tiel grandaj kiel maroj, herbaj ebenaĵoj kun arbaroj.

Argentino situas en la suda kaj okcidenta hemisfero, Sudameriko.

Klimato

La ĉefaj tipoj de klimato en Argentino estas kvar: varma, modera, arida kaj malvarma.

Lingvoj

La hispana estas la oficiala lingvo de la Argentina Respubliko. Ĝi estis alportita de la hispanaj konkerintoj. La hispana suferis tipajn ŝanĝojn pro la kunekzistado kun indiĝenaj lingvoj kiuj riĉigis, precipe, la leksikon. Ankaŭ la pliaj ondoj de enmigrado, kiuj okazis dum la deknaŭa kaj komenco de la dudeka jarcentojn, kontribuis al la lingvo de la argentinanoj.

Ekzistas dialektaj diferencoj en la teritorio.

Religioj

Krom katolikismo, kunekzistas harmonie en la lando pli ol 2 500 kultoj kaj religioj, kiel protestantismo, pentekostismo, judismo kaj islamo, inter multaj aliaj kredoj.

En Argentino, la libereco de religio estas garantiita en la Konstitucio. Religia diverseco havas longan tradicion.

Popolo kaj rasoj

La Originoj

La unuaj triboj de ĉasistoj venis al Ameriko el Azio trans la Beringa Markolo antaŭ ĉirkaŭ 30 000 jaroj.

Unuaj konkeristoj

La teritorio kiu hodiaŭ konsistigas la Argentinan Respublikon estis malkovrita, esplorita kaj koloniita de la hispana krono, sed ne ĉiuj regionoj estis por personoj, kiuj venis rekte el Hispanio.

Eŭropa enmigrado 1880-1914

Unu el la ĉefaj faktoroj de ŝanĝo kiu kondukis de la transiro el tradicia al la moderna Argentino estis enmigrado. Estis alia periodo en kiu la proporcio de eksterlandaj plenkreskuloj estis tre signifa. La eŭropiĝo de la lando kaj modifo de la nacia karaktero estis partoj de ideoj de la intelekta grupo nomita la "generacio de 80", la politika elito de la epoko, kondukis en malfermita politika enmigrado.

(el la retejo de http://www.esperanto.org.ar/uk2014/)

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto