Vizitu Forumon

UNESCO-Havaĵoj de Argentino (1)

(GMT+08:00) 2014-07-25 15:01:56     Redaktoro:Shanshan

La Naturaj Parkoj Ischigualasto – Talampaya

Tiuj apudaj parkoj, kovras areon de 275.300 hektaroj en la dezerta regiono de la okcidenta bordo de la Montoj Pampaj de la centra Argentino en la provincioj de San Juan kaj La Rioja. En la naturaj parkoj, evidentas la ĉeesto de fosilioj de la Tria Periodo (245 al 208 milionoj da jaroj).

La Provincia Parko Ischigualasto estas kotana kiel la Valo de la Luno. La parko havas 45 milionojn da jaroj de geologia historio.

La Jesuita Bloko de la Nacia Universitato de Kordovo, kaj Jesuitaj Kamperoj de Kordovo

La bloko enhavas konstruaĵon de la Eklezio de la Societo de Jesuo, la hejman kapelon, la oficejon de la Rektoro de la Nacia Universitato de Kordovo kun klostro, kaj Biblioteko. Ili kune estas ekzemploj de la produktema organizo de la religia ordeno en la lando. Tiuj monumentoj estis deklaritaj de Unesko en 2000 Kulturheredaĵo de la Homaro.

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto