Vizitu Forumon

Artikolo-kontribuo de veterana aŭskultanto Leopold Patek el Aŭstrio

(GMT+08:00) 2014-12-22 15:52:45     Redaktoro:Xiong Shan

Kiam mi, la 14an de julio 1977, la unuan fojon suksesis aŭskulti vian Esperanto-programon, mi ne povis imagi ke via programo akompanas min 37-jarojn kaj espereble pli. Pri la enhavo de tiu ĉi disaŭdigo mi nenion memoras, ĉar mia ĝojo estis tiam tro granda, por serioze sekvi la enhavon. Ekde tiam mi iĝis konstanta aŭskultanto de via elsendo kaj helpe de viaj programoj mi konatiĝis iom post iom pli kun via lando.

Letere mi iom post iom pli amikiĝis kun la sekcianoj de via redakcio, sed ĝis mia persona kontakto mi devis atendi ĝis la 67-a UK 1982 en Antverpeno, Belgio. En la kongreso mi renkontiĝis kun Songen DAI (kiu bedaŭrinde mortis tro fruekaj Junfang LIU. La kulmino estis por mi la intervidiĝa vespero kun la sekcianoj de Radio Pekino kaj jenaj aŭskultantoj: ges-roj KONDOR (li jam mortis) el Germanio, ges-roj ABERG el Svedio kaj s-ro Rudolf FISCHERR el Germanio.

La duan personan kontakton kun sekcianoj de Radio Pekino mi havis dum la 68a UK 1983 en Budapeŝto, kun redaktorino Yuqin WANG kaj redaktoro Xuede ZHAN. La nomon de la 3a redaktoro mi bedaŭrinde ne notis. La 3an de aŭgusto 1983 denove okazis intervidiĝo de aŭskultantoj de Radio Pekino, sed pro la ampleksa kongresa programo ĉeestis nur s-ro MADEI el Italio, s-ro LAUBE el Ĉeĥa Respubliko (li jam mortis) kaj mi. Dum tiu ĉi intervidiĝo mi ebligis per mia transportebla radioricevilo la aŭskultadon de la Esperanto-elsendo de Radio Pekino. Estis tre emociiga momento, kiam la geredaktoroj en Budapeŝto povis aŭskulti siajn gekolegojn en Pekino. Pri tiu ĉi intervidiĝo ekzistas foto publikigitaen la unua programkajero de Radio Pekino en Esperanto.

Dum tiu pionira tempo de mia aŭskultado, kiam Ĉina Radio Internacia ankoraŭ nomiĝis Radio Pekino, estis la plej ŝatataj programeroj "Esperanto en Marŝo"kaj "Leterkesto". Tiam mi ne povis imagi ke mi nun povas aŭskulti vian programon per komputilo, sen perturboj kaj kiel eŭropano eĉ mezonde el Albanio.

Antaŭ 10 jaroj lanĉis via redakcio, celebre al la 40-jariĝo de la Esperanta elsendo de ĈRI, la konkurson "Mi kaj la Esperanta Elsendo de ĈRI". Bonŝance mia artikolo gajnis, inter 50 kontribuaĵojla specialan premion. En la 27a de julio 2004, kadre de la 89a UK, solene okazis en la domego de Ĉina Radio Internacia premia ceremonio. Kiel reprezentanto de la premiitoj mi esprimis en parolo la dankon pro la ricevitaj premioj.

Mi scias ke la sukceso de la elsendoj de ĈRI ne falis el la ĉielo, sed postulas multajn klopodojn de la gekunlaborantoj de la Esperanto-Sekcio, pro tio mi ege dankas al ĉiuj gekunlaborantoj!

Okaze de la 50-jara jubileo, mi varmege gratulas al la Esperanto-Sekcio de ĈRI!

                                                                                                Leopold Patek el Aŭstrio

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto