|
|
||
Tiam mi renkontis la ĉarman Selena, kiu tiam estis raportisto. Ni ambaŭ partoprenis la Oratoran Konkurson organizitan de UEA, kaj mi bone memoras, ke Selena venkis. Ĉu mi estis la dua ? Eble.
Ĉiuokaze, kion mi povas diri estas, kiel raportis Mark Fettes pri la piedpilka ludo inter Esperanto-teamo kaj armen-devena teamo, amikeco venkis.
Ekde 2005, mi estas en rilato kun ĈRI,dum aliaj UK-ojmi renkontis diversajn raportistojn de la E-Redakcio: Ĝoja, Shanshan, kaj aliaj. Mi eĉ faris por ĈRI kelkajn intervjuojn de partoprenantoj, mi tre ĝojis kunlabori tiumaniere.
La kulmino de miaj rilatoj kun ĈRI estis en 2010, kiam mi vojaĝis dufoje al Ĉinio, dank'al la E-Redakcio.
https://esperanto.cri.cn/641/2010/08/05/1s114714.htm
Tiuj vojaĝoj al Ĉinio, dum kiuj mi vizitis Ŝanhajon, aparte la Mondan Ekspozicion, kaj Pekinon, ege ravis min. Dum la dua el tiuj vojaĝoj, mi devis ĉiutage verki taglibron, kiun mi nomis ŜOk (Ŝanhaje Oktobro 2010)
La artikoloj aperis en la 32a numero de la revuo de ĈRI, Mikrofone, sur kies kovrilpaĝomi aperis :)
https://esperanto.cri.cn/other/magazine/Mikrofone032.pdf
Interese estas, ke inter la 2 urboj, Ŝanhajo faris al mi pli bonan impreson ol Pekino, malgraŭ tiea ĉeesto de la oficejo de ĈRI, kaj malgraŭ de impresaj historiaj memor-lokoj. Mi supozas, ke Ŝanhajo pli plaĉis al mi pro 2 ĉefaj faktoroj : la mirinda ampleksega Monda Ekspozicio, kaj la nubskrapantojfronte al la Bund - promenvojo laŭ la rivero. Al mi tre plaĉis la vizito en la Monda Ekspozicio, unue kun raportistinoj de ĈRI, kaj la duan fojon kun grupo de eksterlandanoj kaj de raportistoj de ĈRI. Estis tre interesa grupo, konsistantael ĉin-amantoj, ĉu ĉin-lingvaj, ĉu sen kono pri la ĉina lingvo. Mi tie faris intervjuon en la germana kaj en la itala :) Kio plaĉis al mi pri Ŝanhajo estis la miksado en la sama urbo de malnovaj, tradiciaj partoj, kaj de modernaj partoj, kiel la Perlo-Turo.
Pri Pekino: certe tre plaĉis al mi la Somera Palaco, la Malpermesita Urbo, sed mi suferis je la aer-poluado kajhavis problemojn demanĝado, kiu ne tre plaĉis al mi, kiu estas tre selektema pri la manĝo.
Mi deziras longan vivon kaj pluan elstaran sukceson al la Esperanto-Redakcio de ĈRI, unu el la plej imponaj montrofenestroj de la profesia apliko de Esperanto.
Aleks KADAR, Ĝenerala Sekretario de Espéranto-France
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved. 16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040 |