Vizitu Forumon

Saluton kaj dankon al Ĉina Radio Internacia!

(GMT+08:00) 2014-12-29 15:20:32     Redaktoro:Xiong Shan

Ŝajnas, ke mi mem lernis Esperanton en la sama periodo kiam Ĉina Radio Internacia komencis dissendi. Iusence ni restis kune dum 50 jaroj, kaj, se ni estus geedzoj, ni rajtus festi nian "oran geedziĝon" laŭ la itala kutimo.

Multo okazis dum ĉi tiuj jaroj. Esence oni povas resumi la okazaĵojn per malmultaj vortoj: Ĉinujo supreniris en la mondo kaj Eŭropo kompare malsupreniris. Tio validas ankaŭ pri Esperanto, ĉar Esperanto estas socia fenomeno kaj ĝi ne povas evolui malsame ol evoluas la socioj, en kiuj ĝi vivas. Kaj tio signifas ke ankaŭ Ĉina Radio Internacia estas nun en tre pli bona pozicio ol ĝi estis tiam. Sufiĉas rigardi la malpliiĝon de la radiaj dissendoj en Esperanto en Eŭropo por kompreni la fenomenon.

Multaj estas miaj memoroj pri ĈRI dum ĉi tiuj 50 jaroj. Plurfoje mi estis intervjuita kaj tute aparte dum mia periodo kiel prezidanto de UEA. Plurfoje mi sendis bondezirojn al la esperantistaro okaze de la nova jaro aŭ de la ĉina nova jaro pere de ĈRI. Sed la unuopa memoraĵo, kiun mi preferas mencii, rilatas al la disvastigo de Esperanto.

Mi ĉiam interesiĝis pri evoluo de Esperanto tra aziaj landoj, ĉar mi antaŭvidis, ke Azio ludos pli gravan rolon dum la tria jarmilo. En la kontaktoj kun komencantoj en aziaj landoj tre ofte mi eksciis, ke la lernanto lernas la parolatan Esperanton nur per la dissendoj de ĈRI. En tiu senco ĈRI estis ankaŭ lernejo pri Esperanto. Nun, kompreneble, tiu rolo ne estas tiel esenca, ĉar eblas aŭdi Esperanton en la reto el pluraj fontoj, se oni havas la ĝustajn programojn, sed en tiuj jaroj aŭskultado de ĈRI estis la sola rimedo.

Do mi povas bondeziri al ĈRI ankoraŭ 50 jarojn da avangarda kultura laboro per kaj pri Esperanto.

                                                                                               Renato Corsetti

                                                                                       Eksa prezidanto de UEA

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto