Vizitu Forumon

Entreprenema studento Ge Jiao

(GMT+08:00) 2015-02-11 10:57:55     Redaktoro:Li Lu

Nuntempe diplomitoj ĉagreniĝas pri sendungiteco, ankaŭ la registaro kuraĝigas studentojn fari entreprenadon per ellaboro de rilataj politikoj. Hodiaŭ ni rakontos pri entreprenema knabino Ge Jiao. Nuntempe ŝi estas studento de Xi'an-a Universitato pri Internaciaj Studoj, sed ŝi komencis entreprenadon jam antaŭ 6 jaroj.

Antaŭ 6 jaroj, knabino Ge Jiao, diplomiĝinta el la supera mezlernejo, estis vaste konata de najbaroj pro elstara lernado, precipe plurfoja premiiĝo en konkursoj de matematiko kaj la angla lingvo. Dum la somera libertempo post diplomiĝo el la supera mezlernejo, multaj najbaraj infanoj lernis ĉe ŝi. Ricevinte pagon ĉe la fino de la somera libertempo, Ge Jiao estis kaj ĝoja kaj dankema. Ŝi diris:

"Mi multe dankas ĉiujn pro subteno kaj fido al mi. Mi venas de la kamparo kaj 3 gefratoj ĉiuj vizitas lernejon, tial la familio suferas je granda ekonomia malfacilo. La pago reduktis la familian ŝarĝon, kaj dono de repetitoraj lecionoj multe min trejnis."

Poste ŝi aĉetis centojn da materialoj kaj vortaroj per parto de la pago kaj donacis ilin al studentoj de malplialtaj gradoj de la mezlernejo.

Ĉi-foja repetitora sperto multe kuraĝigis ŝin kaj plie donis al ŝi ideon de entreprenado. Ekde la unua somera libertempo en universitato, ŝi fondis repetitoran kurson. Malsame ol aliaj, ŝi esperis fondi repetitoran institucion, varbi instruistojn kaj doni lecionojn al lernantoj per novaj metodoj por ke lernantoj plibone progresu. Ŝi sinsekve varbis pli ol 40 profesiajn instruistojn kaj funkciigis dekkelkajn repetitorajn instituciojn en kelkaj urboj de la provinco Shaanxi.

Sed ŝi konfesis, ke estas malfacile fari administradon pro tro rapida disvolvo en la komenco de entreprenado kaj pro manko de sufiĉa kapablo.

"En la dua semestro de la dua grado en la universitato, mi sentis, ke ankoraŭ mankas iuj kapabloj al mi, kaj plie mi ne trovis taŭgan asistanton."

Tial poste ŝi decidis transigi siajn repetitorajn instituciojn.

En la tria grado de la universitato, ŝi trovis, ke vendejoj apud la universitato faras elportan vendadon per tujkomunikilo "Ni Babilu"(WeChat). Tio inspiris al ŝi novan ideon. Enketinte merkatojn najbarajn al la universitato, ŝi fine decidis elportan vendadon de fruktoj. Poste ŝi varbis sian entreprenadan teamon en la universitato kaj fondis platformon "Gaja elportado de fruktoj" en tujkomunikilo "Ni Babilu". Dume ŝi ĉiam zorgas pri la jenaj tri flankoj: fruktokvalito, servo kaj teama konstruado. Nuntempe ĉio glate iras. Ŝi diris, ke ĉi-foja entreprenado estas bonega trejnado por ŝi teama gvidanto.

Ni ne scias, ĉu ŝi iros pli malproksimen rilate entreprenadon en la estonteco. Sed ŝi, studento en universiato, jam estas elito el la samaĝuloj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto