Vizitu Forumon

Teknologia kaj kultura vidpunktoj de la dokumentaj filmoj

(GMT+08:00) 2015-03-09 14:57:22     Redaktoro:Li Lu


-----intervjuo kun Duan Jike, profesoro de kunming-a Profesia Artkolegio

Alessandra Madella kaj Zheng Nanxi

Ĉinaj kaj eksterlandaj gesamideanoj certe scivolemas pri la bunta arto kaj kulturo de Yunnan-provinco, kiu venontjare gastigos la Ĉinan Kongreson de Esperanto kaj la Kongreson de Internacia Fervojista Esperanto-Federacio. Itala doktorino Alessandra Madella, kiu instruas filmhistorion ĉe la Profesia Artkolegio de Kunming, malkovris la viglan mondon de la dokumentaj filmoj pri nacimalplimultoj en la regiono. Ŝi kaj ŝia ĉina amikino Zheng Nanxi, juna arkitektino, decidis esplori la mondon de dokumenta filmado laŭ pluraj vidpunktoj. Ni jam elsendis la programerojn pri la Yunnan-a Dokumentfilma Festivo (simple Yunfesto), temis pri la intervjuo kun sinjoro Yi Sicheng, unu el la kuratoroj de la Yunfesto, kaj nun Duan Jike, estro de la Komunikila Fakultato de la Artkolegio afable konsentis esti la dua intervjuito. Li parolas pri la historia proksimeco de la Artkolegio kun la naciaj malplimultoj en la Yunnana regiono kaj ĝia aktiva produktado de dokumentaj filmoj pri iliaj kulturoj.

La intervjuo komenciĝis de la intima rilato inter la Artkolegio kaj la kulturoj de la etnaj minoritatoj en Yunnan. Oni povas spuri la malproksimajn originojn de la Artkolegio en la movado por malfermi la landon komencita de Deng Xiaoping en 1987. Tiutempe, ĉinaj kamparanoj estis preskaŭ 800 milionoj el loĝantaro de unu miliardo. Por stimuli la transiron de agrikultura al industria socio, la registaro decidis establi reton de universitatoj kiuj povos respondi al la kulturaj bezonoj de la kamparanoj. Tiu ĉi projekto tutlanda volis ŝanĝi situacion de malegaleco donante al ĉiuj la ŝancon aliri pli altan edukon. Duan Jike konigis:

"Mia patro Duan Yongxing estis la respondeculo de la kamparana universitato de Yunnan. Lia antecedento klarigas la nepran rilaton inter la Artkolegio kaj la etnaj minoritatoj, kiuj formas grandan parton de la kamparanoj de Yunnan kaj kies kulturoj prilumas la ligojn kun ilia tero, pro tio, ke ni devenas de hani-etna familio."

En la fruaj jaroj en la universitato estis multe da fakoj. Sed la registaro poste decidis faciligi ĝian transformon en muzikan instituton, por doni al Yunnan la unuan artlernejon. La Artkolegio tiam tranĉis siajn originajn ligojn kun la nacia reto de kamparanaj universitatoj kaj iĝis sendependa universitat-nivela muzika akademio en 1986. Ĝia fundamenta interrilato kun la kulturoj de etnaj minoritatoj estas ankoraŭ videbla. La lernejo akiris sian aktualan nomon – Profesia Artkolegio de Kunming - en 2001. Tiu paŝo signalas plilarĝigon de artaj studobjektoj, kune kun la deziro repensi la minoritatajn kulturojn en modernaj terminoj. En 2003 Duan Jike fondis la Komunikilan Departementon en la Artkolegio. Li konigis:

"Mia fono kiel fotoĵurnalisto por gazetoj kaj revuoj komprenigis al mi la realan socian bezonon, kiun tiu ĉi iniciato estis pleniganta. La naŭdekaj jaroj vidis la finan transformon de la radiostacioj en ĉiu ĉina urbo en televidstaciojn. Kaj estis granda bezono je profesiuloj kvalifikitaj por efektive aktivigi ĉiujn 20.000 ĉinajn televidstaciojn. Komence ni havis nur naŭ studentojn kaj tri plentempajn instruistojn. La solaj studfakoj estis fotado kaj televida produktado. Sed la unuaj studentoj kiuj finis sian studadon kun ni distingiĝis per la alta nivelo de preparado kaj tuj trovis bonajn laborpostenojn en la mondo de amaskomunikiloj. Do, jaron post jaro, la fako kreskis ĝis la nunaj 430 studentoj el ĉiuj partoj de Ĉinio, inkluzive de Tibeto."

Ĉinio malfruis en la gloraj tagoj de printado, radio kaj televido. Sed ĝi eniris samnivele en la interretan eraon, kun la avantaĝo havi je dispono pli grandan merkaton. Ĝi estas senkonkurenca kaj en la nombro da poŝtelefonoj, smartfonoj kaj altrapidaj kablkonektoj, kaj en la dimensioj de la elektronika komerco. Ĝi havas la plej grandan nombron de enretaj navigantoj. Kaj terura konkurado estas puŝanta plurajn ĉinajn kompaniojn okupi la unuajn poziciojn en la interretaj elsendoj.

"Ni pretigas niajn studentojn al ĉi tiuj tutmondaj defioj ekipante ilin per pli profunda teoria kaj praktika edukado, kiu ebligu al ili konkurenci je alta nivelo en la profesia mondo. Ili devas kompreni kaj la historion de la komunikiloj, kaj iliajn nunajn evoluojn. Junaj geasistantoj esploras kun la gestudentoj de la departemento kiel antaŭvidi estontajn tendencojn, por permesi al ni senĉese adapti nian oferton. Ekzemple, ni estis inter la unuaj kiuj ekkomprenis la novan publikon kiun povis atingi mallongaj dokumentaj filmoj pri etnaj minoritatoj pere de interreto kaj poŝtelefonoj. La teknologia revolucio malfermas interesajn perspektivojn por la reprezentado de la tradiciaj kulturoj de Yunnan."

Al la demando "kiel vi koncipas la rilaton inter teknologio kaj kulturo?" Duan Jike respondis:

"Ni ĉiam deziras havi avangardajn teknologiojn, por ke nia aparataro estu inter la plej bona en la regiono. Sed ni ĉiuj scias ke eĉ la lasta teknologia trovaĵo post tri jaroj estas jam malaktuala. Estas pli gravaj la ideoj kaj la juĝkapablo kiujn ni transdonas al niaj gelernantoj. Teknologio, cetere, estas nur pordo kiu permesas al ili pli bone esplori tion kion ili konsideras vivograva. La bazo de nia instruado estas kuraĝigi ilin iri preter la valorojn platajn kaj homogenigitajn de komercaj komunikiloj, evoluante kritikan pensadon kiu helpos al ili realiĝi kiel personoj."

Duan Jike diris, ke la kulturo - inkludanta plenrajte minoritatajn kulturojn - estas ilo kiu permesas al ili atingi pli profundan komprenon de la mondo. Do, oni ne nur instruas al la gelernantoj kiel filmi komercajn videojn, sed samtempte trejnas ilin en la produktado de dokumentaj filmoj pri etnaj malplimultoj.

La dokumentajn filmojn pri etnaj malplimultoj realigis en ĉi tiu momento per projekto "Voĉoj de Yunnan". La gestudentoj kaj geinstruistoj iris en plej malproksimegajn angulojn de Yunnan, ĝis la limo kun Myanmaro, por kolekti signifajn ekzemplojn de popola muziko, parolaj rakontoj kaj vilaĝaj teatraj prezentadoj. Oni sonbendigas iliajn kantojn, kolektis ilian historion, kiu por la plimulto de la etnaj minoritatoj estas transdonata nur parole. La sageco de la vilaĝanoj ĉiam trovas manieron komenti la plej novajn okazaĵojn, kun subtilaj varioj en plej malnovaj formuloj. La Departemento de la etnaj kaj religiaj aferoj de la registaro de Yunnan kontaktigas ilin kun la grupoj, kiujn endas reprezenti en dokumentaj filmoj, kaj donas al fondusojn por la projekto. Sed ili ankaŭ konfidas je la vasta reto de amikoj kiuj laboras pri komunikiloj, muziko, antropologio kaj kreado de lokaj artfaraĵoj. Sinjro Duan prezentis:

"En unu el niaj antaŭaj projektoj oni iris en areojn loĝataj de la minoritato Hani, por dokumenti la kompleksan ceremonion de rizosemado en la pitoreskaj rizterasoj. La celo de tiuj dokumentaj filmoj estis kontribui al la sukcesa peticio por havi ilin agnoskitaj kiel monda netuŝebla kulturheredaĵo fare de UNESKO."

La tuta projekto rigardas 16 nacimalplimultojn kaj estos eldonita en serio de 36 DVD-oj. Tiu ĉi vida arĥivo estos rimedo por ĉiu ajn ĉina aŭ fremda esploristo kiu deziras profundigi sian komprenon pri minoritataj kulturoj de Yunnnan. Plie, ĝi estas vojo por lokuloj valorigi sian kulturan kaj lingvan heredaĵon, en periodo en kiu la vilaĝoj spertas profundajn kaj definitivajn transformojn.

"La vojo iĝi dokumentaj filmistoj povas ne esti facila. Ni ege valorigas tre talentajn studentojn kaj daŭre helpadas ilin eĉ post la fino de ilia studado . Ia profesia vivo povas instrui al ili efektivigi eĉ pli konscie la bazajn valorojn, kiujn ili lernis dum la studenteco.".

Duan Jike resumis kiel li helpas studentojn iĝi dokumentaj filmistoj en sia estonta profesio. Li metas la esperon sur ilin.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto