Vizitu Forumon

Intervjuo al Clay Magalhães pri prepara laboro de la 100-a UK

(GMT+08:00) 2015-07-25 15:18:00     Redaktoro:Ĝoja


En la lasta momento antaŭ la 100a Universala Kongreso de Esperanto, ni faris intervjuon al Clay Magalhães---konstanta kongresa sekretario pri la prepara laboro.

Pri prepara laboro:

La preparo iras iom nekaosa, la diligenteco de LKK estas tiel granda kaj tiel bona. Mi sentas min sufiĉe trankvila pri la inaŭguro aŭ pri la unua tago de la kongreso, kiu estos morgaŭ, je sabato la 25an de julio. Je la 9a horo matene, la pordo estos malfermita.

Pri specialeco de la 100a

Tio ĉi 100a kongreso estas tre speciala. Ni atingis la 100an kongreson, ni estas sufiĉe matura pri tiu----nia evento, ĝi estas verŝajne, laplej malnova kongreso, kiu ekzistas je longa tempo. Estas tre speciale ankaŭ,ke ni estas tre proskima al la urbo, kie okazis la 1-a Universala Kongreso de Esperanto, Bulonjo-ĉe Maro. Alia specialaĵo estas pri granda kvanto de artaj aranĝoj, kiuj estos en tiu ĉi kongreso, novaj eroj estos prezentitaj, kaj oniper nova maniero okazigos la tiel tradician internacian artan vesperon.

Ĉu konstanta kongresa sekretario sentas sin streĉa antaŭ inaŭguro de la kongreso:

Pri tiu afero mi ĉiam estas streĉita antaŭ ĉiuj kongresoj, ne pro manko de preparo, nek pro manko de fido ĉe la volontuloj kaj ĉe la laborantoj, simple ĉar mi estas iom perfektema, kaj mi ŝatas, ke ĉiuj agu laŭ planoj malgraŭ tio, ke mi ĉiam ankaŭ estas preta je la lasta minuto ŝanĝoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto