•  Programo (Julio 13)

Rakontoj de entreprenistinoj
• Faris Sheibani: mi volas fariĝi gvidanto de jemena kafa revolucio
En la jaro 2016, Faris revenis al Jemeno kaj fondis la komercan kompanion por vendi nerostitan kafon. Li uzis unu kaj duonan jaron por kontaktiĝi kun la lokaj kafplantanoj...
• Animaciistino Lao Men en entreprenado
Lao Men estas la kromnomo de Zhao Meng, kiu diplomiĝis el la Pekina Filma Akademio. Pro ŝiaj pentraj specialeco kaj kapablo, ŝi havas originalajn opiniojn kaj vidpunktojn pri beleco kaj arto...
• Xing Guo: la dolĉaĵejo de doktorino
En la jaro 2015, Yu Qingjia sukcese gajnis doktorecon kaj decidis reveni al Ĉinio kun ŝia amanto. Ili kune revenis al Pekino kaj komencis labori tie. Ĉar la labora situacio de ŝia fako ne estis kontentiga, aliflanke ŝi ne povis trovi bongustajn japanajn kukojn en Pekino, do ŝi decidis malfermi dolĉaĵejon en Pekino. Aŭgusto de 2015, la dolĉaĵejo Xing Guo estis malfermita proksime al la Hutong Nanluogu en Pekino.
• La nova kaj sana viv-maniero kreita de Chen Jia

Chen Jia estas daŭriganto el la 20-a generacio de tiu Chen-skolo de Tajĝiĉuano, kiu estis kreita de Chen Xiaowang, fama tajĝiĉuanisto en Ĉinio. Ŝi naskiĝis en la 1980-aj jaroj kaj sin dediĉas al la nova ĉin-stila kaj sana viv-maniero kun la ideo "Tajĝiĉuano en vivo, vivo en tajĝiĉuano". Nun ŝi havas tri tajĝiĉuanejojn en Ŝanhajo kaj gajnis brilajn fruktojn pri la tajĝiĉuana disvastigo.

• Yang Hui: entreprenado helpas min serĉi trarompon
En la jaro 2012, Yang Hui pensis, ke ŝia laboro ne povos plu helpi ŝin solvi problemojn, kiujn ŝi alvizaĝis dum ŝia laborado. Ŝi decidis forlasi sian oficon kaj fari entreprenadon. Pere de ŝia interesiĝo al donitaĵo kaj ŝiaj spertoj, Yang Hui fondis la kompanion "imall", kiu ĉefe liveras servojn pri donitaĵa analizo kaj rimedo por solvi problemojn de aĉetocentroj kaj komercistoj.
• Zhang Rong: mia 10jara rakonto kun kafo

Zhang Rong havas sian komprenon pri kafa rostisto, si diris, "En la kafa industrio la unua rolo laŭ mi estas kafa rostistino. Ĉar mi pli multe ŝatas la rostan laboron, do mi esperas ke pli kaj pli multaj homoj povos koni ĝin. Pro mia amo al kafa rostado, mi ofte serĉas freŝan kafgrajnon el la tuta mondo."

pli>>
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin