china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

"Orienta Kembriĝo" Zhejiang-Universitato
(GMT+08:00) 2009-05-27 09:33:57

En sia longtempa funkciado, Zhejiang-Universitato per la stilo de strikteco kaj serĉo al vero kulturis nombron da elstaraj talentuloj famaj en la mondo, tial ĝi estis titolata de brita fama erudiciulo Joseph Needham "Orienta Kembriĝo". Inter la lernantoj de la universitato, pli ol 160 estis elektitaj kiel membroj de ĉinaj Akademio de Sciencoj kaj Akademio de Inĝenieraj Sciencoj. Iama studentino Chen Ye nun laboras en zhejiang-a akademio de sociaj sciencoj. Ŝi diris, ke ĉiuj lernantoj multe profitis de la stilo de strikteco kaj serĉo al vero. Ŝi diris:  

"En Zhejiang-a Universitato, ekzistas tre strikta kaj norma instruado, ankaŭ varieca kaj malferma faka praktikado, ĝi havas studan lernadon, nome reagan, diskutan kaj esploran instruadon inter instruistoj kaj studentoj."

Laŭ konigo, Zhejiang-Universitato aktive disvolvis internaciajn kunlaborojn kaj interfluojn, nun jam establis la rilatojn kun pli ol cent universitatoj en 26 landoj kaj regionoj. Ĉiujare, Zhejiang-Universitato invitas centojn da fremdlandaj specialistoj kaj erudiciuloj por fari instruadon kaj esploradon. Pli ol 300 fremdlandaj erudiciuloj, inkluzive de Nobel-premiitoj estis engaĝitaj profesoroj de la universitato. Estro de internacia eduka akademio sub la universitato profesoro Ding Jianmin konigis, ke fariĝo de unu el internaciaj plej bonaj universitatoj estas la disvolva celo de Zhejiang-Universitato, kaj la universitato altiros pli da studentoj por lernado. Li diris:

"Post reformado kaj malfermo, internacia interfluo rapide disvolviĝas. Ekzemple, en la jaro 2008, la nombro de studentoj el fremdaj landoj superis 3 500. Komence, la nombro estis nur pli ol 500, nun la skalo grandiĝis, la disvolvo estas transpasa."

Ĝis nun, en la Zhejiang-Universitato, pli ol dumil fremdlandaj studentoj finis lernadon, ili venis el Korea Respubliko, Usono, Japanio, Germanio, Aŭstralio kaj aliaj, sume 115 landoj de la kvin kontinentoj. Fininte lernadon en Zhejiang-Universtiato, en siaj propraj landoj, iuj servas en registaroj, universitatoj, scienc-esploraj institucioj, iuj laboras pri instruado de la ĉina lingvo kaj interfluoj ekonomia, komerca kaj kultura kun Ĉinio, ili faris kontribuon al amikeco inter Ĉinio kaj diversaj landoj.

1 2 3
Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040