china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

"Orienta Kembriĝo" Zhejiang-Universitato
(GMT+08:00) 2009-05-27 09:33:57

Por altiri pli elstarajn studentojn, el ĉina ŝtata fondusa komitato de lernado en Ĉinio, la universitato gajnis 30 porcioj da premimono por altnivelaj studentoj de postdiplomiĝa studo, ankaŭ instalis proksimume 30 premiojn por ĉi tiuj studentoj. Ding Jianmin konigis:

"Efektive, se fremdlandaj elstaraj studentoj kontentigis kvalifikon de ĝuo de premio, ili povas ĝui senpagan lernadon en Zhejiang-Universitato, ni ankaŭ liveras al ili vivkoston."

Profesoro Ding Jianmin konigis ankaŭ, ke por liveri oportunon al vivo kaj lernado de studentoj el fremdaj landoj, Zhejiang-Universitato aparte konstruis domegon por ili. Li diris:

"Niaj instalaĵoj estas bonaj kiel tiuj en evoluintaj landoj. Ni ankaŭ preparis konstrui pli modernan domegon por kontentigi modernan instruadon. Estontece, ni liveros pli bonajn softvarajn kaj hardvarajn instalaĵojn."

En ĉiutaga instruado, iuj fakaj lecionoj estas instruataj en la angla lingvo. Kaj la universitato laŭkapable liveras helpon al studentoj en la vivo kaj lernado.

Ĉiujare, Zhejiang-Universitato organizas diversajn riĉenhavajn praktikojn kaj aktivadojn, stimulas alilandajn studentojn partopreni en konkursoj de kanto, danco, skribo, prelego en la ĉina lingvo kaj sportoj, kaj invitas ilin ĉeesti al akcepto de festoj, kiel Nacia Festo kaj Printempa Festo. Studentino el Bulgario Christiana komencis lernadon en Zhejiang-Universitato en la jaro 2006. Ŝi estas tre kontenta pri la vivo kaj lernado. Ŝi diris:

"Mi trovis, ke ĉio superis mian imagon. La medio kaj maniero de niaj lernado kaj vivo estas bone konsiderataj. Ni restas trankvilaj pri iu ajn afero. Kiam ni bezonas helpon, instrusitoj rapide agas, pro tio ni povas absorbiĝi en lernado."


1 2 3
Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040