|
|
(GMT+08:00)
2003-12-19 17:53:10
|
|
Diamanto, ne nur belas
cri
3 000 jarojn antaŭ la kristonasko, hindoj jam trovis kaj konstatis iujn esencojn de diamanto. En budaismo estas diro: “diamante neinfektebla korpo” , fontinte el la natureco de diamanto. Diamanto ne nur estas bela ŝtono. Ĝiaj supereco kaj karaktero jam estas sciencteknike aplikataj. Diamanto, kun harditeco de 10, estas plej malmola materio de la mondo. En metal-tranĉado kaj ellaborado, ĝi superas ĉion. Ĝi havas potencon kontraŭ forta acido, forta alkalo kaj forta korupteco, estas ekstreme bona materio por konduki varmon. Nun ĥemiistoj donis novan metion: en artefarita medio de alta temperaturo kaj malalta premo oni metas vaporon de karbona elemento sur iujn materiojn, formante diamantan kovrtavolon kontraŭ frotado por pliigi fortikecon. La tiamaniere farita diamanta fibro kvankam delikatas kiel haro tamen treege fortikas. Oni povas preni ĝin por plifortikigi diversajn partojn kun specialaj utiloj. Tiu tekniko estas vaste aplikata en spacfluga industrio. Bela kaj rara diamanto plenas de ĉarmeco. En reklamo troviĝas frazo: “Diamanto eterne ekzistas kaj herediĝas de ĝeneracio al generacio”.
|
|
|